Eŭropa Esperanto-Unio

La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.

Kunsido de EEU, UK 2003
La germana esperantisto Klaus Leith dum la Beneluksa Kongreso 2021 en Charleroi (BE)

La asocio fondiĝis en la UK 1977 en Rejkjaviko; poste ĝi estis plurfoje revivigita.

EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Belgio. En Bruselo ĝi kreis komunikadcentron kiu i.a. celas informi Eŭroparlamantanojn pri Esperanto.

Oficiala organo de EEU estas Eŭropa Bulteno. Detala historio de EEU legeblas en aparta artikolo.

Estraro redakti

Estraro elektiĝis dum la Universalaj Kongresoj 2005 en Vilno kaj 2011 en Kopenhago.

posteno 2005 2011
Prezidanto Dro Seán Ó Riain
Vicprezidanto Flory Witdoeckt
Kasisto
Sekretario Zlatko Tiŝljar
membroj

Agado redakti

Dum 2011 en Kopenhago EEU partoprenis en kongresa foiro reklamante sian sekvajaran kongreson kaj organizis du kunvenojn de la Asembleo kaj akceptis jenajn decidojn:

1) EEU proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
 
 Tibor Sekelj estis ne nur elstara esperantisto kun multegaj meritoj sed escepte sukcesa verkisto kies pli ol 20 libroj inter kiuj triono estis verkita en Esperanto estis tradukita al multaj lingvoj. Li estis esploristo, geografo, arkeologo, etnologo, muzeologo, ĵurnalisto, filmisto, alpisto, aventuristo kaj do la plej fama esperantisto ekster la movado. Li fondis dekon da landaj E-asocioj ĉefe en Azio kaj Suda Ameriko kaj kvardekon da E-societoj. 
— Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU, Zlatko Tišljar
2) EEU startigis la eŭropan civitanan iniciaton per leĝpropono al Eŭropa Komisiono ke « EU oficialigu la kantadon de eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto laŭ la tradiciaj vortoj de EEU, membro de la Civitana Platformo por Multlingveco starigita de la Eŭropa Komisiono en 2009. »

Kongresoj redakti

Ĝis nun 10 fojojn okazis Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (KEEU). En somero de 2008 ĝi okazis en Herzberg am Harz, Germanio, kaj en somero de 2012 en Galivo (Galway/Gaillimh, Irlando). La temo de la kongreso de 2012 estis "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".

Datoj Urbo Lando Partoprenantoj landoj
10 2014-07-06/12  Rijeko   Kroatio 146[1] 21[1]
9 2012-07-16/20 Galivo   Irlando 157 28 [2]
8 2008-05-28/06-02 Herzberg am Harz   Germanio 400[noto 1] 23
7 2007-07-28/08-04 Mariboro   Slovenio 256 29
6 2004-08-25/29 Bilbao   Hispanio 284 24
5 2002 Verono   Italio
4 2000-04-27/05-01 Ostendo   Belgio 400
3 1997 Stutgarto   Germanio 400
2 1995-06-02/06 Parizo   Francio > 400
1 1992 Verono   Italio

Notoj redakti

  1. Kongreso komuna kun Germana Esperanto-Asocio

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti