Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992

La fina parto de la 9-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1992) okazis inter la 10-a kaj la 26-a de junio 1992 en kvar urboj de Svedio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992
UEFA EURO 1992
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992
Turniraj detaloj
Loko  Svedio
Datoj 10-a ĝis 26-a de junio 1992
Teamoj
Ejoj (en 4 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Danio Danio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Germanio Germanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 15
Goloj 32  (2,13 matĉe)
Spektantoj 430 111  (28 674 matĉe)
Golreĝo(j) NED Dennis Bergkamp, Svedio Tomas Brolin,
Danio Henrik Larsen, Germanio Karl-Heinz Riedle
(po 3 goloj)
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 4 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 4, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la duonfinalo), kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 26-a de junio 1992 en Stokholmo.

Por la 15 matĉoj en sume 4 stadionoj estis venditaj entute pli ol kvarcent mil da enirbiletoj.

La kvar urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

Göteborg, stadiono Ullevi Malmö, urba stadiono
Norrköping, stadiono Idrottspark Stokholmo, stadiono Råsunda