Eŭropa Medio-Agentejo

(Alidirektita el Eŭropa Vivmedia Agentejo)

La Eŭropa Medio-Agentejo, mallonge EMA (angle European Environment AgencyEEA ), estas agentejo de la Eŭropa Unio kiu kunordigas observadan reton pri la eŭropa vivmedio. Ĝi estas direktata de estraro, kiu konsistas el reprezentantoj de la registaroj de la 32 membroŝtatoj, du reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, kaj du sciencistoj, indikitaj de Eŭropa Parlamento, asistataj de komitato de sciencistoj. La EMA subtenas daŭripovon kaj favoras la signifohavan kaj mezureblan plibonigon de la eŭropa vivmedio havigante adekvatajn fidindajn informojn al la decidantoj kaj al la publiko. Ĝi devas kolekti fidindajn informojn per kiuj la EU-membroŝtatoj povas ellabori taŭgan politikon por protekti la medion. Tiucele ĝi kunordigas la Eŭropan Informan kaj Observan Reton pri la Medio (Eionet), kiu konsistas el Landaj Fokuspunktoj en la membraj aŭ kunlaborantaj regnoj kaj Eionet-grupoj pri specifaj mediaj temoj.[1]

Eŭropa Medio-Agentejo
agentejo de Eŭropa Unio • decentralised agency of the European Union
Komenco 7-a de majo 1990 vd
Geografia situo 55° 40′ 52″ N, 12° 35′ 12″ O (mapo)55.68120812.586609Koordinatoj: 55° 40′ 52″ N, 12° 35′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Danio vd
Sidejo Kongens Nytorv 6
Adreso Kongens Nytorv 6, 1050 Copenhagen K
Eŭropa Medio-Agentejo (Danio)
Eŭropa Medio-Agentejo (Danio)
DEC
Eŭropa Medio-Agentejo
Eŭropa Medio-Agentejo
Map
Eŭropa Medio-Agentejo
Posedatoj Ozoneweb vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Membrara mapo de EVA.
Sidejo de EVA en Kopenhago.

Funkciado redakti

La EVA estis fondita surbaze de Reglamento 1210/1990, amendita de Reglamento 933/1999 kaj Reglamento 401/2009; ĝi ekfunkciis en 1994. La sidejo troviĝas en Kopenhago, Danujo.

Ĝi estas regata de Administra Konsilio kaj de Konsilia Estraro. Krome, ĝi posedas Sciencan Komitaton kiu rolas kiel konsulta instanco. La plenuma direktoro respondecas al la Administra Konsilio pri la efektivigado de programoj kaj la administrado de EMA.[2] La laborplano de la organizo estas konstruita ĉirkaŭ Strategio ĝis 2030[3] kaj Trijaraj Programoj. Leena Ylä-Mononen estas la nuntempa ĝenerala direktorino de la agentejo.

Ĉar EMA estas eŭrop-unia organizaĵo, membroregnoj de EU aŭtomate estas membroj de EMA; tamen la koncerna reglamento antaŭvidis ke aliaj ŝtatoj povas membriĝi pere de konvencioj kontraktitaj inter ili kaj la Eŭropa Unio. Ĝi estis la unua eŭrop-unia organizaĵo por malfermi sian membrecon al 13 kandidat-landoj en 2004. En 2023 ĝi havas 32 membrojn :

Estas ankaŭ 6 kunlaborantaj landoj en sud-orienta Eŭropo:

EMA havas 26 oficialajn lingvojn.

La stabo kreskis de 70 laborantoj en 1999[4] ĝis 172 en 2008.[5].

EVA estas aktiva membro de la Reto de Eŭropaj Agentejoj pri Medio (angle EPA Network).

Referencoj redakti

  1. Países y Eionet — Agencia Europea de Medio Ambiente (hispane). www.eea.europa.eu. Alirita 6-a de marto 2017.
  2. Gobernanza — Agencia Europea de Medio Ambiente (hispane). Arkivita el la originalo je 30-a de aprilo 2017. Alirita 6-a de marto 2017.
  3. EEA-Eionet Strategy 2021-2030 — European Environment Agency (angle). Alirita 2022-01-24.
  4. Rotsaert, Roland. 2001. "Origino kaj funkciado de la Eŭropa Medio-Organizaĵo". Monato 3(1), p. 18.
  5. Organigramo de EVA angle

Eksteraj ligiloj redakti