Eŭropa kaligrafio

Historio redakti

Ĉe la mediteranea maro aperis la greka skribsistemo ĉirkaŭ -800. Ĝi nerekte naskis la latinan skribon ĉirkaŭ -600, kaj la cirilan skribon ĉirkaŭ 800. Tiuj sistemoj antikve vastiĝis precipe al nordo, tio estas al Eŭropo kaj Nordazio. Ili forme intersimilas, kaj ilia stilhistorio grandparte paralelas.

En la kulturoj, kiuj uzis la latinan kaj parencajn skribojn, belskribado malofte estis rigardata kiel memstara arto. Tamen ŝtataj kaj provincaj kancelarioj kreis prestiĝajn stilojn hodiaŭ pene legeblajn por ordinarulo. Por monumentaj tekstoj kaj afiŝoj oni ŝatis la geometriajn formojn, kiuj iĝis la bazo de modernaj grandaj literoj (majuskloj).

En frua mezepoko (7001100) kopiadon de libroj faris precipe monaĥoj. Per skribo kaj per miniatura ornamo tre impresaj libroj aperis en kopiejoj de Irlando. Ĉefverkoj de tiu librarto estas la evangeliaro de Lindisfarne, la libro de Durrow, la libro de Kells. La iom posta karolida stilo estis patronata de la samnoma imperio, kiu vastigis ĝin en okcidenta Eŭropo. Poste – ekde la renesanco ĝis nun – ĝi iĝis bazo por ordinaraj tipografiaj stiloj.

En malfrua mezepoko (11001400) profesiaj skribistoj pli multis kaj kreis por la kreska bezono de libroj la dense nigrajn gotikajn stilojn. La populara bildo de monaĥo skribanta per gotikaj literoj do estas grandparte konfuzo de du epokoj.

Tipografia presarto ekde 1500 tute anstataŭis manskribon por produktado de libroj. Administrajn kaj privatajn dokumentojn tamen plu mane faris pli kaj pli multaj oficistoj per kurbaj, virtuozaj stiloj. Tiuj arabeske ornamitaj stiloj postulis pintan skribilon, kontraste al la larĝa beko de antaŭaj epokoj. Famaj kaligrafoj de klasika eŭropo publikigis instrulibrojn. La plej malfrua el tiuj post-renesancaj stiloj maturiĝis en la oficejoj de la 1700aj kaj 1800aj jaroj. Ĝi estas konata kiel angla stilo aŭ kuprogravura stilo, ĉar multaj modeloj de ĝi estis gravuritaj sur kupraj platoj por presado.

Moderna situacio redakti

En la 20-a jarcento skribmaŝinoj kaj printiloj repuŝis manskribon en la sferon de privataj notoj. Lernejoj ekinstruis legeblan manskribon sen estetika konsidero. Kaligrafion revigligis kelkaj artistoj, unue en Anglio kaj en Germanio. Belskribo iĝis duaranga belarto, unuflanke hobio de amatoroj, aliflanke inspira fonto de profesiuloj de literfasono kaj grafikarto.

Materialo redakti

Gravuristoj kaj literpentristoj havas proprajn ilojn, kiaj ĉiziloj kaj plataj penikoj.

Antikve skribistoj laboris precipe per papiruso, kalamo kaj nigra inko el fulgo. Papiruson kaj kalamon iom post iom anstataŭis pergameno kaj birda plumo (precipe la grandaj flugil-pintaj plumoj de anseroj). En nekonata epoko, oni ekfaris nigran inkon per fersulfato. Papero uziĝis iom vaste en Eŭropo nur ekde la 1100-aj jaroj. Ekde la 1830-aj jaroj moderna metalindustrio provizis metalajn plumojn, tiel nomatajn ĉar ili funkciis anstataŭ la birdaj plumoj. Tiujn malgrandajn plumojn oni alfiksis al tenilo nomata plumingo.

Metalaj plumoj kaj papero restas la klasikaj iloj de latinskribaj kaligrafoj. Ili okaze uzas ankaŭ diversajn specialajn feltkrajonojn, penikojn kaj strekilojn.