Eŭropa naciismo

La Eŭropa patriotismoeŭropa naciismo estas la patriotismo de Eŭropo. La termino ne estas bone difinita kaj dum kelkaj komprenas ke ĝi estas la patriotismo de tuta Eŭropo, komunaj idealoj, heredaĵo kaj similaj trajtoj, multaj aliaj vidas en ĝi la patriotismo de Eŭropa Unio. Tia patriotismo de la Eŭropa Unio estas la vizio de la popoloj kaj ŝtatoj ene de tiu politika supraŝtata institucio kiuj unue identigas sin kun la Unio kiel estonta ŝtato-nacio male al tiuj por kiuj patriotismo nur ekzistas al la membro-ŝtato ene de la Eŭropa Unio, de kiuj ili estas civitanoj. Multaj ankaŭ kredas ke la Unio ampleksos la tutan kontinenton.

.

Historiaj eŭropaj naciismoj redakti

Alia koncepto tute diferenca estus de historia vidpunkto. Nome laŭlonge de la 19a jarcento multaj popoloj kiuj ne estis kadritaj en nacia ŝtato luktis por la sendependiĝo (kaze de Grekio) aŭ kuniĝo necesaj por estigi tian ŝtaton. Oni povas ĝenerale konsideri, ke tiu procezo komencis pro la kontraŭstaroj de elementoj de tiaj popoloj kontraŭ la supernacia ŝtata imperio de Napoleono, sekvis per la burĝaj revolucioj de la tuta jarcento kaj finis per la fondo de la nunaj ŝtatoj de Germanio kaj Italio, kiuj ĝis la dua duono de la 19a jarcento ne ekzistis.

Hazarde tiuj naciismoj komencis per kontraŭstaro kontraŭ eŭropa superŝtata klopodo, kiu ne estis fakte tiom Eŭropa naciismo kiom franca naciismo. Al tiuj klopodoj oni povos aldoni ankaŭ similajn fare de Hitlero kaj Stalino.

Ideologoj de la eŭropa naciismo kaj federaciismo redakti

Kutime ĉiuj havis diferencajn planojn por Eŭropa superinstitucio:

  • Victor Hugo
  • Winston Churchill
  • Richard Nikolaus Graf von Coudenhove-Kalergi: verkaĵoj Europe must unite, Paneuropa, Crusade for Pan-Europe: autobiography of a man and a movement kaj Europe seeks unity: With a pref. by William C. Bullitt.
  • Guy Verhofstadt: The united states of Europe: manifesto for a new Europe, The Financial Crisis - How Europe Can Save the World, History of the Paneuropean movement from 1922 to 1962 kaj Europa en de nieuwe wereldorde
  • Ernest Wistrich: The United States of Europe , After 1992: The United States of Europe kaj Europe: out of the impasse.
  • Pasqual Maragall