Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo

La tiel nomataj "Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo" estas ĉiujara eŭropa evento kiun la Konsilio de Eŭropo, kun apogo de la Eŭropa Unio, starigis en la jaro 1991, laŭ la modelo de la "Tagoj por malfermaj pordoj en la historiaj monumentoj" (franclingve : « Journées Portes ouvertes des monuments historiques »), kiujn la franca ministerio pri kulturo kreis dum 1983, kiam Jack Lang estis ministro pri kulturo.

Landoj partoprenintaj al la Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo dum 2007
Malnova vagonaro Sprague-Thomson veturanta en Metroo de Parizo dum Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo en 2006

Nuntempe, ili estas organizataj en pli ol kvardeko da landoj kaj regionoj de Eŭropo; la lokaj eventoj, kies datoj etendiĝas de la fino de aŭgusto ĝis la komenco de novembro, ebligas al la publiko malkovri multajn konstruaĵojn kaj aliajn lokojn, kiuj ofte estas escepte malfermataj dum tiuj tagoj; povas ankaŭ temi pri muzeoj, kiujn oni povas viziti senpage aŭ je malgranda prezo.

Dank'al tiuj tagoj, la eŭropa civitano povas pli bone sperti pri la unueco kaj la diverseco de la eŭropa kultura heredaĵo kaj natura heredaĵo.