Eŭropio

kemia elemento

Eŭropio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Eu kaj la atomnumeron 63. Ĉi-tiu lantanoida metalo similas plumbon en moleco kaj estas dratigebla. Ĝi estas la plej reaktiva de ĉiuj el la lantanoidaj kaj aktinoidaj metaloj.



Eu

eŭropio

Eu
63
kemia elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero eŭropio (europium), Eu, 63
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Ksenotimo: erco de eŭropio.

Boisbaudran produktis tiun rarateran elementon en 1892 en bazaj frakcioj de samariaj-gadoliniaj koncentraĵoj, sed ĝi ne estis identigita dum pluraj jaroj. Demarcay akiris la elementon en la pura formo en 1901. La elemento estis nomita laŭ Eŭropo. Ĝi troviĝas en la naturo miksita kun aliaj maloftaj elementoj. Ĝia koncentriĝo, aliflanke, estas multe pli malalta ol la plej multaj aliaj lantanidaj elementoj. La ĉefaj raraj ercoj estas ksenotimo, monazito, kaj bastnazito.