La Eŭrosistemo estas la monvaluta aŭtoritato de la Eŭrozono, nome la kolektivo de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kiuj estis adoptintaj la eŭron kiel sia ununura oficiala valuto. La ECB havas, laŭ la Artikolo 16a de sia statuto,[1] la ekskluzivan rajton rajtigi la eldonadon de Eŭro-bankbiletoj. Membroj ŝtatoj povas eldoni Eŭro-monerojn, sed la kvanto devas esti rajtigita antaŭdire de ECB.

Sidejo de Eŭropa Centra Banko en Frankfurto.

La Eŭrosistemo konsistas el la Eŭropa Centra Banko kaj el la naciaj centraj bankoj (NCB-oj) de la 19 membraj ŝtatoj kiuj estas parto de la Eŭrozono. La naciaj centraj bankoj aplikas la monvalutan politikon de ECB.[2] La unuaranga celo de la Eŭrosistemo estas prezostabileco.[3] Duarangaj celoj estas financa stabileco kaj financa integrado.[4] La misia aserto de la Eŭrosistemo diras, ke la ECB kaj la naciaj centraj bankoj kunkontribuas atingi la celojn.[5]

La Eŭrosistemo estas sendependa. Plenumante Eŭrosistem-rilatajn taskojn, nek la ECB, nek NCB-oj, nej ajna membro de la decid-faraj instancoj povas serĉi aŭ ricevi instrukciojn el ajna ekstera instanco. La komunumaj institucioj kaj instancoj kaj la registaroj de la membraj ŝtatoj povas klopodi influi la membrojn de la decid-faraj instancoj de la ECB aŭ de la NCB-oj en la plenumo de iliaj taskoj.

La Eŭrosistemo estas distinga el la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB), kiu enhavas kaj la ECB kaj la centrajn bankojn de ĉiuj el la 28 membroj ŝtatoj de la Eŭropa Unio, inklude tiujn kiuj ne estas parto de la Eŭrozono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Statuto de la ECB. Arkivita el la originalo je 2013-05-31. Alirita 2019-11-10.
  2. European Central Bank/Eurosystem, Organisation. Arkivita el la originalo je 14a de septembro 2008. Alirita 30a de julio 2008.
  3. "Price stability: Year-on-year increase in the Harmonized Index of Consumer Prices for the euro area of below 2%." Fonto: FACTS presentation: Monetary policy Arkivigite je 2017-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  4. The mission of the Eurosystem. Arkivita el la originalo je 2013-07-16. Alirita 2019-11-10.
  5. FACTS presentation: Organisation. Arkivita el la originalo je 2017-05-20. Alirita 2019-11-10.