Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭsko.

Eŭskoj estas indiĝena etna grupo[1][2][3], kiu parolas la eŭskan lingvon.

Eŭskoj
Euskaldunak
Kelkaj konataj eŭskoj
1a vico: Sanĉo la 3-a, Elcano, Loyola, Francisco Xavier, Lope de Aguirre, Fausto Elhuyar

2a vico: Zumalacárregui, D'Abbadie, Gayarre, Sarasate, Pío Baroja, René Cassin
3a vico: Oteiza, Cenarrusa, Chillida, Ibárruri, Garamendi, Atxaga

4a vico: Eyharts, Indurain, Olazábal, Pasaban, Harinordoquy, Xabi Alonso
loĝantaro
loĝanto • HispanojFrancoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Hispanio 2 359 400
       Eŭskio 1 850 500
                    Alavo 279 000
                    Biskajo 1 160 000
                    Gipusko 684 000
       Navaro 508 900
 Francio 230 200
      Lapurdo 225 000
      Malsupra Navaro 40 000
      Zubero 20 000
Diasporo
 Argentino 3,5 milionoj
 Ĉilio 1,7 - 4,5 milionoj
 Kubo 1,5 milionoj
 Brazilo necerta
 Ekvadoro necerta
 Meksiko necerta
 Filipinoj necerta
 Kolombio 60 000
 Usono 2750
 Urugvajo 102 200
 Kostariko 9 800
 Venezuelo 5 500
 Bolivio necerta
 Peruo necerta
 Finnlando 16
 Rusio 10
Krimeo 1
Lingvo(j)
eŭska, hispana, franca
Religio
kristanismo kaj lastatempe ankaŭ sekularismo
Parencoj

hispanoj kaj francoj

vdr
1a linio: Íñigo Arista - Sancho III of Navarre - Juan Sebastian Elcano - Ignacio de Loyola - Andrés Urdaneta - Juan de Oñate - Francis Xavier2a linio:Simón Bolívar - Tomas Zumalacárregi - Don Diego de Gardoqui- Dominique Joseph Garat - Biktoriano Iraola - Sabino Arana Goiri - Federico Errázuriz Echaurren 3a linio:Emílio Garrastazu Médici - Maurice Ravel - Eva Perón - Atano VII - Nestor Basterretxea - Ernesto "Che" Guevara -Bernardo Atxaga4a linio:Pedro Miguel Echenike - John Garamendi - Juan José Ibarretxe - Miguel Induráin - Edurne Pasaban - Estitxu Fernandez - Unai Simón

Enkonduko redakti

Prauloj de eŭskoj estis vaskonoj, varduloj, karistioj. Koncerne al ilia parenceco kun iberoj, praloĝantoj de Ibera duoninsulo, la plej grandaj fakuloj forĵetis iun genetikan interrilaton inter tiuj du komunumoj; la oftaj karakterizaĵoj estas imputita kunekzistado en la sama geografia loko. Dum la regado de Romia imperio, eŭskoj restis ekster Romiigado kaj konservis sian lingvon. Devigitaj konstante batali kontraŭ politikaj influoj de najbaroj (Francio, Hispanio), eŭskoj konservis multajn demokratajn tradiciojn de antaŭklasa socio.

En la fino de 19-a jarcento formiĝis nacia movado de eŭskoj, kiu atingis fortan aktivecon en Hispanio (distinge de Francio). En respublika Hispanio, Eŭskio, konsistanta el 3 provincoj, havis aŭtonomecon (1936-1937). En sekvaj jardekoj okazadis procezoj de forta asimilado. Dum lastaj tempoj plifortiĝis intereso de eŭskoj al sia kulturo kaj historio, rapide disvastiĝis privataj lernejoj de Eŭska lingvo.

Tradiciaj okupoj de eŭskoj estas brutbredado kaj vitkulturado. Termanko ĉe eŭskoj, kiuj vivis precipe en montaroj, naskis interesan kutimon - la domo kaj bieno herede transiradis al unu el filoj, laŭ aĝo aŭ prefero de gepatroj, kaj aliaj povis resti ĉe ili kiel helpantoj sen rajto de geedziĝo. Tio kaŭzadis migradon de vira loĝantaro ("Eklezio, maro aŭ kortego"). En iuj kazoj, la rajton aĉeti domon havis nur parencoj, pro tio eŭska socio, kun fortaj internaj ligoj kaj tradicioj de interhelpo, estis fermita por fremduloj.

Tradicia vestaĵo diferenciĝas je granda varieco depende de la loko.

Eŭska kuirarto redakti

Tradicia manĝaĵo estas pano el maizo kaj tritiko, lakto, ŝafa fromaĝo, diversaj manĝaĵoj el porkaĵo. Post la apero de industriaj malhejtiloj, ŝato de fiŝaĵo (moruo, anĉovo, merluzo, angilidoj) etendiĝis el la marbordo. El alkoholaĵoj plej disvastiĝis cidro kaj vino el Rioĥo.

En Gipusko, viroj partoprenas gastronomiajn societojn (sociedad gastronómica hispane), kie ili kuiras kaj frandas. Feministoj ne atingis, ke virinoj aliĝas societojn aŭ eĉ eniris ties ejojn, ĝis antaŭ ne multe. En Biskajo, la samstilaj txoko-j ("angulo") ne estas tiom popularaj.

Eŭska muziko redakti

Eŭskoj famiĝis per siaj dancoj, precipe kun vira plenumo, kaj poemo-konkuradoj de improvizantaj artistoj (bertsolari). Tipa eŭska muziko estas ludata per Fluto fajfila txistu kaj tamburo (danbolin), aŭ akordiono (trikitixa) kaj tamburino. Aliaj tipaj eŭskaj muzikiloj estas ĉalaparto (txalaparta) kaj alboka. Ĥora, kelteca muzikoj kaj punko bone enradikiĝis.

Eŭskaj sportoj redakti

Tipaj eŭskaj sportoj estas peloto (euskal pilota), levo de ŝtonblokoj (harri jasoketa), hakado (aizkolaritza), konkursoj de tir-bovoj (idi-proba) aŭ tir-azenoj (asto-proba), virŝafbatalo, ŝnurtira lukto (sokatira) kaj remboata konkurso (hispane traineras, eŭske estropadak). Nuntempaj eŭskoj furoras pri futbalo, biciklado kaj montgrimpado.

Eŭskoj en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 25an ĉapitron "Fabelo de la Vaskoj" al komentoj pri tiu popolo; poste ŝi rakontas fabelon pri du knaboj sur la monto Akelaro.[4]

Referencoj redakti

  1. Basque. Encyclopædia Britannica Kids. Alirita la 16-an de marto 2013.
  2. Basque. Oxford Reference. Alirita la 16-an de marto 2013.
  3. Totoricagüena, G. Identity, Culture, and Politics in the Basque Diaspora (2003) p.59 University of Nevada Press
  4. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 205-210.

Vidu ankaŭ redakti