E.Leclerc estas komerca firmao de francia origino, kiu vivtenas vendejarojn en pluraj eŭropaj landoj. Ĝi estas membro de la Eŭropa aĉeta kooperativo Coopernic. En 2008, E.Leclerc estas la komerce gvida vendejaro sur la franca teritorio kun 16,4% de la merkato kaj 34,7 miliardoj eŭroj da spezoj. La ĉefa konkura firmao en la nacia merkato estas la entrepreno Carrefour, kun 13,2% de la merkato.

E.Leclerc
société coopérative du groupement d'achats des centres E.Leclerc
organizaĵonegoco • entrepreno • Group purchasing organization vd
Dum 1949 - nekonata/nuntempe
Jura formo alia anonima societo kooperativa direktata (autre SA coopérative à directoire) laŭ juro de Francio
Fondintoj Édouard Leclerc vd
Sidejo Ivry-sur-Seine
Lando Francio
Agokampo Marque Repère
filiaj kompanioj Banque Edel vd
Posedataj kompanioj WineAdvisor vd
TTT Oficiala retejo
vdr
enirejo de superbazaro en Var, Lazura Bordo

Historio redakti

  • 1948: Édouard Leclerc malfermas la unuan superbazaron en Landerneau, Bretonio
  • 1956: Komenciĝo de vesta branĉo de la vendejaro
  • 1960: La 60-a E.Leclerc-vendejo malfermiĝas en Issy-les-Moulineaux
  • 1966: 95 superbazaroj malmembriĝas por esti transprenataj fare de la nova vendejaro Intermarché
  • 1979: Leclerc kreas SIPLEC, kompanion por enportado de benzino
  • 1985: Leclerc estas la unua kompanio kiu vendas juvelojn ene de superbazaroj kun la koncepto 'Le Manège à Bijoux'.
 
superbazaro en Avermes, departemento Allier, Aŭvernjo
  • 1992: Leclerc malfermas unuan superbazaron en Hispanio kaj startas eŭropan ekspansion
  • 1995: Leclerc ĉesas senpage disdoni plastajn sakojn
  • 1998: Leclerc iĝas partnero de la programo Thalasso en la francia televida kanalo France 3
  • 2000: Leclerc malfermas unuan superbazaron de Slovenio en Ljubljano la 7-an de junio
  • 2007: Leclerc malfermas duan superbazaron de Slovenio en Mariboro la 7-an de novembro
  • 2007: Vendoj atingas la sumon de 30 miliardoj da Eŭroj.