Ealdorman (plurale ealdormen) estis la titolo de altranga reĝa oficisto kaj juĝisto en anglosaksa Anglio. Ĝenerale ili estis gravaj nobeloj, sed, dum la regado de Knuto la Granda, multaj estis viroj kiu antaŭe ne altrangis sed kiujn la reĝo fidis.

Eble la unuaj ealdormen estis nomumita de Ine, reĝo de Wessex de 688 al 726.

La posteno ealdorman evoluis en la rangon grafo (angle, earl), kaj la regionojn kiujn ili administris, en la graflandojn (angle, counties) de Anglio.