Earl Galvin
Earl GALVIN (13-a de majo 1946 – 14-a de januaro 1998 en San-Francisko) estis usona esperantisto kaj aktivulo de la samseksama Esperanto-movado. Lia traduko de la geja romano La kanto de l' kolimbo de Richard Amory atendas eldonon. Li esperantigis ankaŭ aliajn rakontojn[1].
Earl Galvin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1946 |
Morto | 14-an de januaro 1998 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
S-ro Galvin, membro de la Radical Faeries estis fondinta membro de la Usona Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Li aperis en la filmoj "Milk" kaj "The Lives and Times of Harvey Milk."
Referencoj redakti
- ↑ KOJOTO KAJ TEHAMO de Daniel-Harry Steward tradukita de Galvin