Ebbsfleet United Football Club

Ebbsfleet United (oficiale: Ebbsfleet United Football Club) – ankaŭ konata kiel The Fleet – estas angla futbala unuiĝo el Northfleet, kiu estis fondita en 1946 kaj nuntempe ludas en la kvina klaso Conference National.

Ĝis majo de 2007, la unuiĝo havis la nomon Gravesend & Northfleet FC, kiu estiĝis el fuzio de la unuiĝoj Gravesend United FC kaj Northfleet United FC. Ĝi ŝanĝis sian nomon, post kiam la Eurostar Group kiel sponsoro ekapogis la klubon. La nova nomo venas de la Stacidomo Ebbsfleet International, ĉe kiu haltas ekde la 19-a de novembro 2007 la grandrapidaj trajnoj Eurostar.

Sukcesoj redakti

  • Suda Ligao: Majstro 1957/58
  • Suda Ligao (Suda Divizio): Majstro 1974/75, 1993/94
  • Istmia Ligao: Majstro 2001/02
  • Plej bona sezono en FA Cup: 1962/63 (4-a turno)
  • Gajno de FA Trophy: 2007/08

Konataj iamaj ludistoj redakti

Gravaĵoj redakti

La unuiĝo estis konata trans-regione, post kiam aĉetis ĝin en novembro de 2007 la futbala fanpaĝo „myfootballclub.co.uk“, ĉe kiu ĉiu enpaganto de 35 pundoj (ĉ. 50 Eŭroj) ricevis voĉdonrajton pri ĉiu grava evento de la klubo. Ĉ. 30.000 uzantoj de la retpaĝo pagis la sumon.

Eksteraj ligiloj redakti