La Ebers-papiruso estas praegipta kuracista tekstaro el la 16-a jarcento a.K. Ĝi estas skribita per hieratika skribo, kaj estas la plej ampleksa registro de antikvaj egiptaj medicinaj scioj konservitaj ĝis hodiaŭ. Tiu estas la plej malnova konata medicina teksto.

La fragmento pri la flegado de kancero.
La fragmento pri astmo konsilante herba miksaĵo metita sur bolantan brikon por ke la paciento povu spiri la fumojn.

Ĝi inkluzivas multajn sorĉojn celantajn forigi malsanajn demonojn, kaj ĝi ankaŭ atestas longan tradicion de kuracista praktiko surbaze de sperto kaj observoj.

La rulaĵo longas 20 m kaj entenas 700 magiajn tekstojn kaj popolajn kuracmetodojn pri ekz. krokodila mordo, doloro de piedfingra ungo aŭ metodoj purigi la loĝejon disde la fi-insektoj, ratoj.

La papiruso enhavas "traktado sur la koro", ĝi indikas ke la koro estas la centro de la sangocirkulado, kaj estas ligita per tuboj al ĉiu el la organoj de la korpo. La kono de la egiptoj pri la renoj estis probable malabunda, ĉar ili konsideris la koron kiel la renkontpunkton de kelkaj tuboj, kiuj transportis ĉiujn korpajn fluidojn - sangon, larmojn, urinon kaj spermon. Ĝi priskribas surprize precize la sangocirkulan sistemon kaj angiojn en la korpo.

Mensaj malordoj, kiel depresio kaj demenco, estas diskutitaj detale en ĉapitro de la papiruso nomita "La Libro de Koroj". La priskriboj de la perturboj montras, ke la egiptoj traktis mensajn kaj fizikajn perturbojn preskaŭ same.

La papiruso enhavas ĉapitrojn pri kontraŭkoncipado, diagnozo de gravedeco kaj aliaj aferoj en la kampo de ginekologio, intestaj malsanoj kaj parazitoj, okulaj kaj haŭtaj problemoj, dentaj kaj kirurgiaj traktadoj por abscesoj kaj tumoroj, fiksado de ostoj kaj brulvundoj.

La Ebers-papiruso estis malkovrita en 1873 fare de la germana egiptologo kaj verkisto George Maurice Ebers.

Medicinoj kaj praktikoj redakti

Iuj el la drogoj listigitaj

Astmo

"Miksaĵo de herboj varmigitaj sur briko, tiel ke la paciento enspiros la fumon leviĝantan de ili."

stomako

"Por gastra malplenigo: bovina lakto, 1; greno, 1; mielo, 1; pureo; kribrilu, kuiru; glutita en kvar partoj."

Intestoj

"Por la resanigo de la intestoj: mielo, 1; dato, 1; kuiru en oleo; oleigu la malsanan organon."

Vestaĵoj

Vestaĵoj povas esti protektataj kontraŭ musoj kaj ratoj per ŝmirado de ili per katgraso.

Morto

Duona cepo kaj ŝaŭmo de biero estis konsideritaj "bonega rimedo por morto".

Dracunculiasis (ang), Guinea-vermo-malsano

Volvu la elstaran finon de la vermo ĉirkaŭ bastono kaj eltiru ĝin malrapide. (Ĉi tiu formo de kuracado restas la sama hodiaŭ).

Medicina uzo de Okra redakti

Unu el la komunaj drogoj priskribitaj en papiruso estas okro, aŭ kuraca argilo. Ĝi estas inkluzivita ekzemple en la preskribo kontraŭ diversaj intestaj kaj okulaj malsanoj. Flava okro estis donita kiel kuracilo por urinaj malsanoj.