La Ebionitoj (greke, Ebionaioi el la aramea vorto por "malriĉuloj") estis sekto de kristanismo, kiu sekvis Jesuon Kriston ne kiel Dio, sed simple kiel homa profeto, kiu faris miraklojn. Li ja estis naskita de Maria, sed ŝi ne estis virgulino. La Ebionitoj eble floris dum 50-300.

La Ebionitoj sekvis la Leĝon de Moseo kaj ĝiajn ordonojn pri cirkumcido, ŝabato, ktp, ĉar fido en Kristo ne savas. Pro tio, ili rigardis Paŭlon kiel herezulo, ĉar li predikis fidon en Kristo anstataŭ la Leĝon de Moseo. Kvankam ili observis la ŝabaton, iuj Ebionitoj ankaŭ solenis la Tagon de la Sinjoro (dimanĉo).

Ilia evangelio estis la Evangelio de la Ebionitoj. La evangelio nun estas perdita, aparte de la citaĵoj de sankta Epifanio.

Estis alia, pli malgranda sekto de Ebionitoj, kiuj estis sekto gnostika.

La Ebonitoj estis menciitaj de Ireneo, Tertuliano, Origeno, Eŭsebio, Sankta Epifanio kaj aliaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.