La Ebra Delto, Delto de Ebronatura parko Delto de Ebro (Parc natural del Delta de l'Ebre, en kataluna) situantas en la enfluo de la rivero Ebro, en la provinco Taragono, inter la komarkoj Malsupra Ebro kaj Montsiá, en la plej suda parto de Katalunio. Ĝi estis deklarata natura parko en aŭgusto de 1983, kaj ampleksigita en 1986. Aktuale ĝi enhavas totalan etendon de 7.736 hektaroj (3979 hektaroj en la dekstra duondelto kaj 3757 hektaroj en la maldekstra duondelto).

Ebra Delto
Rizokampoj en la delto de Ebro.

Geografio redakti

La rivero Ebro, la plej akvenhava de Iberio, estas la ĉefa respondeca de tiu medio, alportante materialojn elprenitajn el ekflua areo por lasi ilin tie, ĉe la enfluo kun la Mediteraneo. La sedimentoj estas tiele, materialoj devenaj el Pireneoj, la Iberia Sistemo kaj la Kantabra Montaro, lokoj kie ekfluas la rivero kaj ties alfluantoj. La kvanto de materialoj sedimentitaj kreis areon de pli da de 320 km², kie formiĝis nombraj habitatoj. La aktuala formo de la Delto estas "sagopinto" perfekte dezajnita kiu eniras ĉirkaŭ 22 km en la maron, kreante tiele la trian plej grandan delton de la Mediteraneo post la Delto de Nilo kun 24.000 km² kaj tiu de Rodano, kiu havas areon de 500 km².

La Ebra Delto estas la plej granda humidejo de Katalunio kaj unu de la plej gravaj de Okcidenta Eŭropo post la regiona parko de Kamargo en Francio kaj de la Nacia Parko Doñana en suda Hispanio.

Klimato redakti

Vegetaĵaro redakti

Homa aktiveco redakti