Eckholdt-puto
La puto Eckholdtsbrunnen troviĝas sur la bazarplaco centra de Stadtilm, Germanio. Ĝi nombriĝas inter la t.n. sep mirindaĵoj de Stadtilm.
Priskribo redakti
La bazarplaco de Stadtilm kun areo de 10.170 kvadrataj metroj estis la plej granda siaspece de tuta Turingio. Iam estis tie ĉi tri putoj, el kiuj nur la Eckholdt-puto ekzistas hodiaŭ. Ĝi starigitis en 1878 ĉe la suda flanko anstataŭigante la iaman bierfarejan puton. Tio eblis danke al fondaĵo de la komercisto Friedrich Karl Eckholdt. La enskribo "Por la amata patra urbo" memorigas onin je tiu fondaĵo.
La kolono puta, kies pinto bedaŭrinde perdiĝis, estis novgotika ornama turo; aliaj ornamaĵoj de krucfloroj, kraboj kaj aliaj bestosimboloj plibeligas la tuton. Pro malbonaj restaŭradrimedoj dum la tempo de GDR ĝi kadukiĝis. La akva tekniko estis difekta, la okangula pelvo lika kaj ankaŭ la stxuparoza soklo el konka kalkostxono iĝis malsolida. Krome diversaj farbadoj - ĝis dekdu - malaŭtentikigis la puton. Necesis malkonstrui la puton. Ĝi restis en deponejo dekon da jaroj. Ekde 2008 ĝi staras denove - en originala formo - sur la bazarplaco de Stadtilm.
Eksteraj ligiloj redakti
- Foto de la puto sur la p. 169 de porturista broŝuro en PDF-formato Arkivigite je 2016-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Gazetartikolo pri restaŭrado de domo de ĉe Markt nr 33, kontraŭe al la Eckholdt-puto[rompita ligilo]