Ecolo

politika partio en Belgio

Ecolo (akronimo de Ekologiistoj Konfederaciiĝintaj por la organizado de luktoj originaj, france Écologistes Confédérés pour l'organisation de luttes originales) estas belga, franclingva ekologia-alternativa politika partio kiu agadas en Valonio, la franclingva parto de Belgio, en Germanlingva Belgio kaj en la Brusela Ĉefurba Regiono. La partio fondiĝis dum la jaro 1980.

Ekologiistoj Konfederaciiĝintaj por la organizado de luktoj originaj
Écologistes Confédérés pour l'organisation de luttes originales
Emblemo de Ekologiistoj Konfederaciiĝintaj por la organizado de luktoj originaj
partio
Lando  Belgio
Estro Jean-Michel Javaŭ kaj Sarah Turine
Fondiĝo 1980
Lingvo(j) franca
Ĉefa sidejo Espace Kegeljan
Av. de Marlagne 52 Namur
Ideologio verda politiko
Internacia aliĝo Eŭropa Verda Partio
Retejo http://www.ecolo.be
vdr

Sur la eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

La paralela partio en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, cetere nomiĝas Verde (nederlande Groen).

Eksteraj ligiloj redakti