Eddie Pope

usona futbalisto

Eddie Pope estas usona futbalisto. Li naskiĝis la 24-an de decembro 1973 en Greensboro (Norda Karolino). Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj D.C. United, "D.K. Unuiĝinta" en Vaŝingtono (1996-2000), New York Red Bulls (2003-2004) kaj Real Salt Lake (2005-2007). Kadre de tio, li kun-konkuris en la Granda Ligo Futbala de Usono. Krome li ekde 1996 ĝis 2006 membris en la Usona nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 82 matĉoj kaj atingis 8 golojn. Interalie li partoprenis en la teamaj matĉoj en la Somera Olimpiko 1996, la Futbala Mondpokalo 1998 kaj en la Futbala Mondpokalo 2002 kaj 2006.

Eddie Pope
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1973 (1973-12-24) (50-jaraĝa)
en Greensboro
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill • Southwest Guilford High School
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
en 2004 li dueliĝas pri la pilko kun Landon Donovan (en flava ĉemizo de numero 10)