Eddy Raats

flandra esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eddy RAATS (naskiĝis la 17-an de novembro 1936 en Kapellen, mortis la 12-an de decembro 2020 en Edegem) estis belga esperantisto.

Eddy Raats
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1936 (1936-11-17)
en Kapellen
Morto 12-an de decembro 2020 (2020-12-12) (84-jaraĝa)
en Edegem
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanto redakti

Eddy estis flandra esperantisto (ekde 1989), profesie publicisto, krome mondcivitano, individua membro de UEA, membro de MAS, prezidinto de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Li prelegis en- kaj ekster-lande pri diversaj temoj kiel: muziko, eŭropaj lingvoj, montgrimpado, Kubo, afrikkubaj kredoj, Flandrujo k.a., partoprenis en 17 Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj en ne nombreblaj lokaj kongresoj, ricevis rekonajn diplomojn de la Kuba Esperanto-Asocio kaj de la ICAP (Instituto Cubano de Amistad con los Pueblos) pro la solidara kaj amika laboro dum pli ol 10 jaroj, li estis honora membro de KEA-Tur (Kuba Esperanto-Asocio, sekcio turismo).

Homoj, kiuj bone konis Eddy Raats, demandite pri lia plej elstara trajto, respondis: helpema.

Bibliografio redakti

Eddy Raats estis fama en Esperantujo interalie kiel aŭtoro de libroj plejparte pri propraj travivaĵoj, jen laŭ la dato de ilia apero:

  • Eddy Raats: Fraŭlino Klaĉo (aperis en la libro "Mondoj, 34 Esperantaj rakontoj, rikolto 2001", Kleks, Bielsko-Biała, 2001, ISBN 83-7194-201-X;
  • Eddy Raats: La longa vojaĝo. Travivaĵoj de etulo. Dua, [korektita] eldono. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 99 paĝoj, ISBN 978-2-918399-76-2 (= MAS-libro n-ro79);
  • Eddy Raats: Post la pluvo —— pluvego. Travivaĵoj de junulo. Kovrilpaĝa skizo: Evelyn Desmet (www.desmetarts.com), [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 120 paĝoj, ISBN 978-2-918-2-918300-34-2 (tiu ĉi libro estas kvazaŭ la daŭrigo de la supre listigita La longa vojaĝo (= MAS-libro n-ro 39);
  • Eddy Raats: Pasio, Defio, Amikeco. Spertoj de montgrimpisto. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 95 paĝoj, ISBN 978-2-918-2-300-70-0 (= MAS-libro n-ro 78);
  • Eddy Raats: La sagaa vojo de la aŭstria Oc-valo. Kolektis la bazojn de la sagaoj: Günter Fahrner; Nederlandigis el la germana la informojn de sinjoro Robert Bäuchl: Jeannine Van Thielen; Esperantigis el la nederlanda kaj prilaboris Eddy Raats; Kontrollegis la Esperantan version: Ionel Oneţ kaj Vilhelmo Lutermano; Fotoj: Eddy Raats. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 101 paĝoj, ISBN 978-2-36960-040-4 (= MAS-libro n-ro 139);
  • Eddy Raats: Rakontetoj. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 40 paĝoj, ilustrita, ISBN 978-2-36960-037-4 (= MAS-libro n-ro 137)
  • Eddy Raats: De lange reis & Van de regen in de drop. Vrij vertaald uit het Esperanto door de auteur zelf [Libere tradukitaj el Esperanto de la aŭtoro mem], [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 268 paĝoj, ISBN 978-2-36960-038-1 (nederlandlingva traduko de la Esperantaj titoloj La longa voaĝo … kaj Post la pluvo …) (= MAS-libro 138);
  • Eddy Raats: I La vivo de orkestromuzikisto II La arĉinstrumentoj. Dua, korektita eldono, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 59 paĝoj, ISBN 978-2-3660-154-8 (= MAS-libro n-ro 212)
  • Eddy Raats: The long Journey. A Young Child's Experiences. Translated from the original Esperanto by Dr. Ian Richmond, Ph.D., Certificat en traducion. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 130 paĝoj, ISBN 978-2-36960-205-7 (= MAS-libro n-ro 235. (Anglalingva traduko de Eddy Raats: La longa vojaĝo
  • Eddy Raats: From the Frying Pan. A Young Boy's Experiences. Translated from the original Esperanto by Dr. Ian Richmond, Ph.D., Certificat en traduction. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), [1919], 142 paĝoj, ISBN 978-2-36960-209-5 (= MAS-libro n-ro 237)

Lia plej nova verko estos kompletigita postmorte de lia edzino kaj liaj infanoj.

Kiel tradukisto li aperigis la verkon

  • Ouida: La flandra hundo. Nelo kaj Patraco. El la angla tradukis Eddy Raats. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 72 paĝoj, ISBN 978-2-36960-211-8 (= MAS-libro n-ro 238).