Ede Újházi, hungare Újházi Ede estis hungara aktoro.

Ede Újházi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1841 (1841-01-28)
en Debrecen
Morto 5-an de novembro 1915 (1915-11-05) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ede Újházi naskiĝis la 28-an de januaro 1841 en Debrecen - mortis la 5-an de novembro 1915 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Újházi aliĝis al teatra koruso en 1864 en Sopron, poste li estis ano de diversaj provincaj teatroj. En 1870 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), en 1888 li ricevis taskon ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1890 li edziĝis. Li edukis 25 jarojn en aktora akademio. En 1913 li emeritiĝisĝis, pli frue li ankaŭ tradukadis kaj verkadis.

Elektitaj disĉiploj redakti

Liaj roloj (elekto) redakti

Supo Újházi redakti

En hungaraj restoracioj ofte oni manĝas supon "Újházi". Oni ĝenerale ne scias, ke la nomo devenas de tiu ĉi aktoro. Ede Újházi estis dika homo kaj tre ŝatis la kuirarton. Li menciis iam al la kelnero, ke li tre ŝatas la supon kuiritan el koko, farunaĵoj kaj legomoj. En la sekva tago la kuiristo jam prezentis la supon, sed Újházi donis konsilojn al la kuiristo, tiel naskiĝis fine supo de Újházi.

Fontoj redakti