Ede Chlepkó
hungara politikisto
Ede Chlepkó [ĥlepkO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Chlepkó Ede estis hungara politikisto, tornisto. Lia pseŭdonomo estis Hantos [hantoŝ].
Ede Chlepkó | |
---|---|
Ede Chlepkó | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Hantos Ede |
Naskiĝo | 5-an de junio 1883 en Diósgyőr |
Morto | 1938 en Sovetunio |
Tombo | Pantheon of the Workers' Movement |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tornisto • politikisto • ŝtata funkciulo • oficiro |
Ede Chlepkó[1] naskiĝis la 5-an de junio 1883 en Diósgyőr, li mortis en 1938 en Sovetunio.
Biografio redakti
Ede Chlepkó komence estis tornisto, dum li aliĝis al la sindikato kaj socialdemokratoj. Dum la 1-a mondmilito li propagandis la pacon. Li partoprenis en fondo de la Hungara Komunista Partio, kie li ricevis altan postenon, dum la hungara sovetrespubliko li havis alian signifan postenon. Post fiasko de la sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, sed li estis ankaŭ en Ĉeĥoslovakio kaj Germanio, fine en 1923 li pluiris al Sovetunio. Li estis arestita en 1936 dum la granda purigo, kie li estis supozeble mortpafita.
Memorigiloj redakti
- busto en Budapeŝto (1980), depost la socialismo en Memento Parko