GÉBER Ede (ge:ber) estis hungara kuracisto (dermatologo), universitata profesoro naskita en Körmend la 19-an de novembro 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de oktobro 1890.

Ede Géber
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1840 (1840-11-19)
en Körmend
Morto 1-an de oktobro 1890 (1890-10-01) (49-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo dermatologo • kuracisto • universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

Ede Géber diplomiĝis en Vieno en 1866 kaj li estis tie asistanto de profesoro Hebra. En 1873 li iĝis privatprofesoro, en 1874 eksterordinara profesoro, en 1879 publika ordinara profesoro de la Universitato de Koloĵvaro (la unua kun tiu titolo pri dermatologio en Hungario). Li faris esplorojn pri la kolesterolenhavantaj tumoroj (xanthoma) de dermo kaj pri dermatozo molluscum contagiosum kaŭzita de virusinfekto. Li priskribis jam antaŭ Mór Kaposi la patologiimagon de xeroderma pigmentosum, sed ne rekonis ĝian esencon. Li publikis plurajn artikolojn kaj studaĵojn kaj en Hungario kaj eksterlande.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon