Ede Pöschl [poŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pöschl Ede estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis selmeci [ŝelmeci]. Lia filo estis Imre Pöschl, lia nepo estis Géza Pattantyús-Ábrahám.

Ede Pöschl
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1820 (1820-05-10)
en Vieno
Morto 29-an de novembro 1898 (1898-11-29) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Imre Pöschl
Parencoj Géza Pattantyús-Ábrahám
Imre Pattantyús-Ábrahám
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Ede Pöschl [1] naskiĝis la 10-an de majo 1820 en Vieno. Li mortis la 29-an de novembro 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Pöschl frekventis gimnazion en Győr, poste li studis juron en la sama urbo inter 1835-1837, poste minadon en Akademio de Selmec inter 1837-1839, fine geologion, matematikon kaj arkitekton en sia naskiĝurbo. Post siaj studoj li akiris ŝtatan postenon en 1846. Post 4 jaroj li ekinstruis en la menciita akademio. En 1855 li estis nomumita ordinara profesoro, ankaŭ konsilisto pri minejoj, en 1872 katedrestro. Inter 1873-1876 li estis rektoro. Li pensiuliĝis en 1887.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Holz-Conservierungs-Versuche mit Rücksicht auf die Montan-Industrie (1859)
  • Légsűrítő és kőfúró gépek (1872)

Fontoj redakti