Ederswiler

komunumo de Svislando

Ederswiler estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Ederswiler
Blazono de Ederswiler
Blazono de Ederswiler
Blazono de Ederswiler
Ederswiler
Ederswiler
Sankt-Ana-Kapelo en Ederswiler
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 25′ 35″ N 7° 20′ 10″ O / 47.42639 °N, 7.33611 °O / 47.42639; 7.33611 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 35″ N 7° 20′ 10″ O / 47.42639 °N, 7.33611 °O / 47.42639; 7.33611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 122
Areo 3,32 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 2813
Komunumkodo 6713
Mapo de Ederswiler
Mapo de Ederswiler
Mapo de Ederswiler
vdr

Geografio redakti

Ederswiler, kiu kun 122 loĝantoj estas laŭ loĝantaro la 2-a plej malgranda komunumo de la distrikto, siutas en valkaldrono de la rivereto Bösenbach proksimume 7 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,32 km², de kium 42% estas kovritaj de arbaro, 545 servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ederswiler limas en nordoriento al Roggenburg (BL), en sudo al Movelier, kaj en nordokcidento al Pleigne.

Lingvoj redakti

Ederswiler estas la ununura germanlingva komunumo de la cetere franclingva Kantono Ĵuraso. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 84,5% de la loĝantaro la germanan, 10,1% la francan, kaj 2,3% la hispanan lingvon.

Trafiko redakti

Ederswiler situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Delemonto tra Roggenburg al Laufen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ederswiler datiĝas el la jaro 1323 kiel Ernswilre.

La vilaĝo Ederswiler estis parto de la paroĥo Roggenburg, kiu en la jaro 1389 estis pandigita de la episkopo de Bazelo al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1454 la Princepiskopejo Bazelo repagis la hipotekon kaj tial la vilaĝo refariĝis posedaĵo de la princepiskopejo. Ĝis la Franca Revolucio de 1792 Ederswiler estis majorejo de de la Senjorejo Delemonto. Tiam la vilaĝo dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Ederswiler apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso, malgraŭ la fakto, ke la vilaĝanoj la 23-an de junio 1974 voĉdonis kontraŭ la nova kantono. Ederswiler malgraŭ la negativa estis integrita al la Kantono Ĵuraso, ĉar ĝi tiu-tempe estintus berna eksklavo en la nova kantono. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti