Edgar Alexander Mearns

Edgar Alexander Mearns (11an de septembro 1856 en Highland Falls (Novjorkio), 1an de novembro 1916 en Vaŝingtono) estis elstara usona ornitologo kaj kamponaturalisto.

Edgar Alexander Mearns
Persona informo
Edgar Alexander Mearns
Naskiĝo 11-an de septembro 1856 (1856-09-11)
en Highland Falls
Morto 1-an de novembro 1916 (1916-11-01) (60-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons vd
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • zoologo • kirurgo • armea kuracisto • natursciencisto vd
Laborkampo plantosciencoornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mearns naskixgis al Alexander kaj Nancy Reliance Mearns naske Clarswell. Lia avo Alexander estis skotdevena kiu moviĝis al Highland Falls en 1815. Edgar Alexander Mearns estis edukita en lernejo Donald Highland (Highland Falls) kaj ĉe la medicina altlernejo Columbia College of Physicians and Surgeons kie li gradiĝis en 1881. En 1881 li edizĝis al Ella Wittich de Circleville (Ohio). La paro havis unu filon kaj unu filinon. Ties filo naskiĝis en 1886 kaj mortiĝis en 1912. El 1882 al 1899 li plenumis militservon kiel kuracisto. El 1899 al 1903 li estis kuracoficiro en kelkaj armeaj institucioj. El 1903 al 1904 kaj el 1905 al 1907 li veturis en Filipinojn. Li devis interrompi sian veturadon en 1904 ĉar li suferis parazitan malsanon. En 1905 li veturis al Guamo.

Plue kiel kuracisto kaj oficiro Mearns postenis ĉe la International Boundary Commission (Internacia Limkonisiono) kaj informis pri la faŭno kaj arboj de la limoj inter Meksiko kaj Usono per sia verko de 1907 Mammals of the Mexican Boundary of the United States.[1] En 1909 li retiriĝis el la armeo kun rango de subkolonelo. Post tio li kuniĝis al Theodore Roosevelt kun kiu li kunveturis en Afrikon. El 1911 al 1912 li estis en Afriko la duan fojon.

Mearns apartenas al grupo de kunfondintoj de la American Ornithologists' Union en 1883. Li science priskribis kelkajn birdojn kaj aliajn animalajn speciojn, kiaj la Kenja turdo, la Apoa sunbirdo, la Bodesa cistikolo, la Sabla akridomuso, kaj la Ruĝkapa tajlorbirdo. Animaltaksonoj kiaj la Thomomys bottae mearnsi aŭ la lacerto Petrosaurus mearnsi nomiĝas laŭ li.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti