Edgar Allan Poe. Legado de una tragedia

"Edgar Allan Poe. Legado de una tragedia" (Esperante: Edgar Allan Poe. Heredaĵo de tragedio) estas opera roko interpretata de 21 kantistoj kaj preskaŭ 50 muzikistoj el la plej gravaj rokaj grupoj de hispana lingvo. Tiu ĉi projekto estas direktata de Joaquín Padilla kaj Jacobo García (Kantisto kaj basgitaristo de la grupo Iguana Tango, respektive), temas fabele pri la turmentita vivo kaj verko de la usona verkisto Edgar Allan Poe. La kanzonoj de la albumo varias inter la ŝtonroko kaj metalroko, kaj ankaŭ havas etajn aldonaĵojn de potenca metalroko. Post du jaroj de forta laborado, la albumo estis eldonita la 16-a de decembro 2008, omaĝe al la dua jarcento de la naskiĝdatreveno de la verkisto. La albumo pretendas esti la unua parto de trilogio.

Edgar Allan Poe. Legado de una tragedia
Artisto Pluraj artistoj
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 16-a de decembro 2008
Daŭro 01h. 10m. 38s.
Diskoj 1
Trakoj 17
Ĝenro Opera roko
Metalroko
Potenca metalroko
Firmao DFX Records
Formato KD
vdr

Inter la aro da muzikistoj kiuj partoprenis de la projekto oni trovas 3 pianistojn, 21 kantistojn, 6 basgitaristojn kaj 12 gitaristojn kiuj registris la kanzonojn je 3 studioj. Inter ili partoprenis membroj de la grupoj Saratoga, Topo, Barón Rojo, Obús, Pielyhueso, Rata Blanca, Ebony Ark, Mägo de Oz kaj Dark Moor. Oni decidis ke Leo Jiménez (kantisto de Stravaganzza) estu la ĉefvoĉo.

La verko estas rakontita je du aktoj, “Crepúsculo” (Krepusko) kaj “Ocaso” (sunsubiro), la vivaj travivaĵoj de Poe (Liaj spertoj en la militistaro, lia frua edziniĝo kun sia kuzino, la morto de sia edzino pro la tuberkulozo, sia bohemia vivo kaj sia morto) kaj du el siaj plej famaj rakontoj: (La Puto kaj la Pendolo kaj La Korvo). La historio estas rakontita per malsamaj vidpunktoj, inklude antropomorfaj fikciuloj kiaj la tuberkulozo, la morto kaj la Poe-a talenteco. La verkisto estas reprezentita kiel speco de Faŭsto kiu vendas sian animon al la morto ŝanĝe de sia talento. Ĉiuj la kanzonaj tekstoj estas aprobitaj de The Edgar Allan Poe Society of Baltimore, ili ankaŭ donis dokumenton por fari la operan rokon. Sed kvankam la verko aludas al realaj faktoj, la verko estas fikcia kaj multaj aferoj estis adaptitaj libere, ekz,. la reenkarniĝo de Poe.

La historio komencas ĉe la Baltimora tombejo, kie estas entombigita la verkisto. Tie, la entombigisto troviĝas kun nigra kato kiu parolas lin kaj diras al li ke ĝi (la kato) estas la reenkarniĝita animo de Poe kaj ke ĝi rakontos sian historion al li por tiel klopodi liberigi sian animon.

Kanzonlisto redakti

Akto I: “Crepúsculo”

  1. Crepúsculo (02:03)
  2. Gato Negro (06:20)
  3. Atormentado (06:19)
  4. Preludios Nocturnos (01:27)
  5. Encontrar Mi Sangre (07:06)
  6. Delirios De Amor (01:55)
  7. Visionario (04:38)
  8. El Cuervo (04:12)
  9. Mar Adentro (03:47)
  10. Falsas Esperanzas (01:54)

Akto II: “Ocaso”

  1. El Péndulo (01:33)
  2. Reinando En Su Propio Mundo (04:07)
  3. Adiós Amor (08:31)
  4. No Quiero Morir (04:10)
  5. Embriagado De Dolor (03:21)
  6. Fe Sin Dios (04:42)
  7. Alma Errante (04:47)

Ludistoj redakti

Kantistoj redakti

Drumistoj redakti

Basgitaristoj redakti

Gitaristoj redakti

Pianistoj redakti

Ĥoroj redakti

  • Lara Fernández-Serrano
  • Juan Guruceta
  • Joaquín Padilla
  • Jacobo García
  • Alex López
  • Rafael Requena

Orkestrado redakti

  • Joaquin Padilla

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti