Edit Hajós

hungara kuracisto

Edit Hajós [hajOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hajós Edit Olga estis hungara kuracisto, brita tradukisto. Ŝia pseŭdonimo estis Edith Bone, ŝia dua edzo estis Béla Balázs.

Edit Hajós
Persona informo
Naskonomo Hajós Edit Olga
Naskiĝo 14-an de julio 1889 (1889-07-14)
en Budapeŝto
Morto 14-an de februaro 1975 (1975-02-14) (85-jaraĝa)
en Richmond upon Thames
Lingvoj rusaanglahungara
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Edit Hajós
Familio
Edz(in)o Béla Balázs • Mór Bedő
Okupo
Okupo kuracistoredaktoroLiteratura tradukisto
vdr

Edit Hajós[1][2] naskiĝis la  28-an de januaro 1889(nun 1889-01-28) en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de februaro 1975 en Londono.

Biografio redakti

Edit Hajós studis en Budapeŝto, Berlino, Montpellier, Parizo kaj Berno. Pro la mondomilito ŝi hejmenvenis kaj ŝi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915. Post la diplomo ŝi estis milita kuracisto. En 1919 ŝi estis sendita al Moskvo fare de Ruĝa Kruco, poste ŝi estis redaktoro de komunista anglalingva gazeto en Sanktpeterburgo. En la sekva jaro ŝi estis sendita al Vieno, kie ŝi vivis ĝis 1923, pli poste ŝi vivis en Berlino. Pro la naziismo ŝi rifuĝis al Londono, kie ŝi helpis al la britaj komunistoj, dum la 2-a mondmilito ŝi tradukis el la rusa. Ŝi revizitis Hungarion en 1946 kaj 1949, sed lastfoje ŝi estis kontraŭleĝe arestita. Ŝi liberiĝis dum la hungara revolucio de 1956, poste ŝi tuj rifuĝis al Britio. Ŝi edziniĝis dufoje en 1906 kaj 1913.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Seven Years Solitary (membiografio, 1957)

Fontoj redakti

Referencoj redakti