Edmund Hillary

Novzelanda montogrimpisto

Sir Edmund HILLARY [EDmnd HIleri] (naskiĝis la 20-an de julio 1919 en Auckland, mortis la 11-an de januaro 2008) estis novzelanda montogrimpisto. Li sukcesis kun ŝerpo Tenzing Norgay la 29-an de majo de 1953 esti la unua surgrimpanto de Monto Everesto, la plej alta monto sur la Tero.

Edmund Hillary
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1919 (1919-07-20)
en Aŭklando, Dominio Nov-Zelando,  Brita imperio
Morto 11-an de januaro 2008 (2008-01-11) (88-jaraĝa)
en Auckland City
Mortokialo korinfarkto
Tombo Golfo Hauraki
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Auckland Grammar SchoolUniversitato de Aŭklando
Subskribo Edmund Hillary
Familio
Patro Percival Augustus Hillary
Patrino Gertrude Clark
Edz(in)o June Hillary • Louise Mary Rose
Infano Peter Hillary
Okupo
Okupo esploristo • filantropoabelistodiplomato • aŭtobiografo • montgrimpanto
vdr
Edmund Hillary en Pollando, Varsovio, 17-a de junio 2004

Li naskiĝis kiel la dua el tri infanoj. Kiel infano, li lernis la montgrimpadon en la Novzelandaj Alpoj. En 1948 li sukcese montogrimpis kun Harry Ayres kiel unuaj la Mount Cook-on.

Sukceso de Monto Everest redakti

Ĉio komenciĝis en la fruaj 50aj jaroj. Tiam oni regule invitis ambaŭ novzelandanojn Edmund Hillary kaj lian amikon George Lowe [ĝoĝ leŭ] al britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo surbaze de iliaj bonegaj kapabloj kiel montgrimpantoj. En 1952 ili ambaŭ partoprenis en esplor-ekspedicio al himalaja supro Cho Oyo [ĉo oju] en Himalajo sub la gvido de Eric Shipton [erik ŝiptan], kies ĉefa atento tiutempe estis direktita al esploro de materialoj lige kun la planata unua surgrimpo de Monto Everest. En 1953 ambaŭ novzelandanoj Hillary kaj Lowe partoprenis en la brita ekspedicio al montosupro Everest sub la gvido de kolonelo John Hunt [ĝon hant], angla profesia oficiro. Hunt agadis konforme al zorgeme pripensita plano kaj zorgis pri harmonia etoso en la teamo. Ekzemple li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo - granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso.[1]

La itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo Khumbu, tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro - poste nomata "normala vojo" al la montosupro Everest. La ekspedicianoj Charles Evans [ĉalz evanz] kaj Tom Bourdillon [tom burdilon] grimpis la 26an de majo de la suda montokresto ĝis la suda supro kaj observis la lastan eĝon al la supro Everest. Ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? Surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? Fine ili decidis reveni. Poste provis surgrimpi Evereston Hillary kaj Tenzing. Ili ambaŭ starigis sian tendon en alteco de 8480 m kaj la sekvan matenon atingis la sudsupron je kelkaj horoj pli frue ol iliaj antaŭuloj. Hillary kaj Tenzing havis ankaŭ abunde da oksigeno je sia dispono. Post supervenko de montŝtupo, kiu poste estos nomata "Hillary-ŝtupo", ili atingis la 29an de majo 1953 je la 11.30 horo la plej altan punkton de l' tero, la supron de Monto Everest (8848 m).[1]

"Himalaya Trust" de Sir Edmund Hillary redakti

Sekve de sia sukceso surgrimpi Monton Everest la laŭprofesie abelbredisto Edmund Persival Hillary ĝuis tutmonde plej altan popularecon. Li ricevis la britan nobelan titolon “Sir” (kavaliro). Kiel plua kulmino en lia vivo menciindas ankaŭ la unua post 1912 sukcesa ekspedicio al la suda poluso, okazinta en la periodo 1955 - 1958.

Hillary multe profitis sian popularecon por bonfaraj celoj. Li fondis ankoraŭ fine de la 50aj jaroj "Himalaya Trust", mondampleksan organizaĵon kun celo stimuli projektojn el la sferoj instruado kaj sanprizorgado en la regiono Khumbu ĉe la piedoj de Everesto. Himalaya Trust havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo. Poste Hillary vojaĝis senlace ĉirkaŭ la mondo por kolekti monon por la fondaĵo.[1]

Al la modela subteno de "Himalaya Trust" estas ŝuldata la nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio. La konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato kaj forta malpliiĝo de la tro alta infanmorteco. La fondaĵo konstruigis du lernejojn, unu el ili en Khumjung je alteco de 3800 m super la marnivelo. Unu el la finstudintoj de la unua lerngrupo Ang Rita hodiaŭ estas direktoro de "Himalaya Trust" en Nepalo. Tiuj lernejoj estigis intertempe la fundamenton por ke multaj junaj homoj el Khumbu studu en Kathmandu aŭ eksterlande.

La du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono. Ekzemple la malsanulejo en Khunde servas ankaŭ al ĉiuj alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano, vundiĝoj kaj aliaj suferoj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 19: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj verkita de Evgeni Georgiev.