En geometrio, formo (pluredrohiperpluredrokahelaro) estas edro-transitiva se ĝia simetria ago transitivas je ĝiaj edroj. Ĉi tio signifas ke estas nur unu speco de edroj en la objekto: se estas donitaj du edroj, ekzistas movo, turnado aŭ reflekto kiu bildigas unu edron en la alian, samtempe bildante la tutan objekton en sin mem.

Edro-transitivaj pluredroj povas esti priskribita per ilia edra konfiguro. Formo kiu estas edro-transitiva kaj havas regulajn verticojn estas ankaŭ latero-transitiva, tiam ĝi estas klasifikata kiel kvazaŭregula duala. Iu teoriistoj klasifikas ĉi tiujn figurojn figuras kiel vere kvazaŭregulaj ĉar ili komunigas la samajn simetriojn, sed ĉi tiu ne estas ĝenerale akceptata.

Pluredro kiu estas edro-transitiva havas dualan pluredran kiu estas vertico-transitiva. Ĉiuj katalanaj solidoj, dupiramidoj kaj kajtopluredroj estas edro-transitivaj. Ili estas la dualaj de vertico-transitivaj arĥimedaj solidoj, prismoj kaj kontraŭprismoj respektive. La platonaj solidoj, kiuj estas mem-dualaj aŭ dualaj al la aliaj platona solido, estas vertico-transitiva, latero-transitiva, kaj edro-transitiva. Pluredro kiu estas edro-transitiva kaj vertico-transitiva sed ne estas latero-transitiva estas klasifikata kiel nobla pluredro.


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Peter R. Cromwell, Pluredroj, Cambridge University Press 1997, ISBN 9-521-55432-2, p. 367 Transitiveco

Eksteraj ligiloj redakti