Eduard Devrient
Philipp Eduard DEVRIENT (naskita la 11-an de aŭgusto 1801 en Berlino; mortinta la 4-an de oktobro 1877 en Karlsruhe) estis germana aktoro kaj reĝisoro de teatro.
Eduard Devrient | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Eduard Devrient | ||
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1801 en Berlino | |
Morto | 4-an de oktobro 1877 (76-jaraĝa) en Karlsruhe | |
Tombo | Hauptfriedhof Karlsruhe vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Karl August Devrient • Emil Devrient vd | |
Infanoj | Otto Devrient vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • aktoro • operkantisto • libretisto • teatra aktoro vd | |
Aktiva en | Berlino • Dresdeno • Karlsruhe vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Muzike edukita de la komponisto Carl Friedrich Zelter, Devrient povis debuti kiel basulo ĉe la Reĝa Opero je Berlino. Subite Devrient fariĝis konata, kiam li la 11-an de marto realigis en 1829 en Berlino kune kun Felix Mendelssohn Bartholdy la rean prezentadon de la Mateo-Pasiono de Johann Sebastian Bach kun la Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio je Berlino). Felix Mendelssohn Bartholdy direktis la prezentadon, kaj Devrient kantis la "Jesuo"-rolon. Membro, poste honormembro en la kantakademio 1819–1851.
Verkoj redakti
- Die Kirmes
- Der Zigeuner
- Das graue Männlein
- Die Gunst des Augenblicks
- Verirrungen
- Treue Liebe
- Wer bin ich? Lepsiko 1846
- Briefe aus Paris (2-a eldono, Berl. 1846)
- Über Theaterschulen. Berlino 1840
- Das Nationaltheater des neuen Deutschland. Berlino 1848
- Über das Passionsspiel von Oberammergau. Berlino 3-a eldono 1880)
- Geschichte der deutschen Schauspielkunst ( Lepsiko 1848–74, 5 vol.).
- Meine Erinnerungen an Felix Mendelssohn Bartholdy und seine Briefe an mich. Lepsiko 1872
- Deutschen Bühnen- und Familien-Shakespeare. Lepsiko 1873 ff (kune kun sia filo Otto)
- Kompleta eldono de liaj traktaĵoj aperis en Lepsiko 1846–74, (11 volumoj).
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Eduard Devrient en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)