Eduard ELTEN estis germana esperantisto kaj lernejestro, naskiĝinta la 5-an de decembro 1849. Studinte natursciencon kaj la anglan lingvon, li fariĝis estro de privata lernejo en Bockenem apud Hildesheim kaj gvidis ĝin inter la jaroj 1878 kaj 1909. En la du jardekoj, kiam li vivis pensiita, li dediĉis sian tutan tempon al Esperanto. Estante dumviva membro de UEA. Multloke kaj multfore informante pri la internacia lingvo kaj gvidante multajn Esperanto-kursojn, li malavare oferis ankaŭ la lastan reston de sia havaĵo, restinta al li post la financa katastrofo en Germanio. Laŭ la informo pri li en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li ankoraŭ estis viva tiujare - la ekzakta mortodato laŭ nuna stato ne konatas.

Eduard Elten
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1849 (1849-12-05)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr