Eduard FELIX (naskiĝis ĉirkaŭ 1900 - mortis la 19-an de majo 1975) estis ĉeĥa esperantisto, inĝeniero.

Dum sia vivo li estis pioniro de aviado, konstruisto, organizanto en la industrio, verkisto, lingvo-instruanto.

Esperantisto de ĉ. 15 jaroj, li baldaŭ ekregis la lingvon kaj instruis ĝin en SET. Li kunlaboris en la lingva komisiono de ĈEA kaj en lastaj jaroj gvidis ĝin. Laboris en komisiono por verkistoj kaj tradukistoj de ĈEA, eldonadis Informojn de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato.

Kunaŭtoro de karatea terminologio en Esperanto.

En 1974 la Centra Komitato de ĈEA nomis lin sia honora membro.