Eduard Hanslick

muzikologo kaj muzika kritikisto

Eduard Hanslick estis muzikologo kaj muzika kritikisto naskita en Prago (Ĉeĥio) la 11-an de septembro de 1825, kaj mortinta en Vieno (Aŭstrio) la 6-an de aŭgusto de 1904.

Eduard Hanslick
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1825 (1825-09-11)
en Prago
Morto 6-an de aŭgusto 1904 (1904-08-06) (78-jaraĝa)
en Baden
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato de Vieno
Subskribo Eduard Hanslick
Familio
Edz(in)o Sophie Wohlmuth
Okupo
Okupo muzikologo • verkistomuzikkritikistoprofesorokomponisto • aesthetician • kritikistopublikigisto
vdr

En Vieno li skribis por Neue Freie Presse, kaj instruis historion de Muziko en universitato. Li estis ŝatanto de Johannes Brahms, kaj mallaŭdanto de Richard Wagner, pri kiu diris, ekzemple, ke lia teorio de senfina melodio estas "la manko de formo starigita kiel principo".

Pri la muzika estetiko li defendas la ideon ke la beleco de muzikaĵo estas "specife muzika", tio estas: escenca de la sonkombinoj kaj senrilata al ekstermuzikaj ideoj. Laŭ li, estas neeble devenigi muzikajn regulojn el sentimentaleco.

La plej konata verko de E. Hanslick estas Vom Musikalisch-Schönen ("Pri la muzika belo"), publikigita unue en 1854, kaj tradukita en plurajn lingvojn; ekzemple, en 1951 la eldonejo Ricordi Americana, de Bonaero (Argentino), publikigis la libron en hispana lingvo, laŭ traduko far Alfredo Cahn, kun titolo De lo bello en la música.