Eduardo Renato Chivás y Ribas n. en Santiago de Cuba, la 15-a de aŭgusto 1907 - m. en Havano, la 16-a de aŭgusto 1951. Li estis kuba politikisto fondinto de la Partio de la Kuba Popolo aŭ Ortodoksa Partio en 1947, kies markita karaktero estis la denuncado kontraŭ la ekzistanta koruptado de la elstaraj membroj de la Aŭtentika Partio kaj la registaro. Inter la junuloj kiuj aniĝis en la Ortodoksa Partio, allogataj de la personeco kaj idealoj de Chibás troviĝis la advokato Fidel Castro, estonta ĉefgvidanto de la Kuba Revolucio en 1959.

Eduardo Chibás
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1907 (1907-08-15)
en Santiago de Kubo,  Respubliko Kubo (1902–59)
Morto 16-an de aŭgusto 1951 (1951-08-16) (44-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo pafvundo
Tombo Tombejo Colón
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto • revoluciulo
vdr

En 1951, post la memmortigo de Eduardo Chibás, la estreco de la partio venis al Emilio Ochoa. Post la morto de Chibás, aspektis, ke la ortodoksa kandidato Roberto Agramonte estos la venkinto, sed okazis puĉo kiu elpostenigis Prío Socarrás, de la Aŭtentika Partio, kaj enpostenigis kiel diktatoro Fulgencio Batista, la 10an de marto 1952. La 26a de julio 1953 grava kvanto de membroj de la Ortodoksa Junularo, estritaj de Fidel Castro, tiam gravuloj de la junaj ortodoksuloj, partoprenis en la atako al la Kazerno Monkada.