Eduardo Chillida Juantegui [ĉijIda] (Donostio, 10-a de januaro de 1924 – San Sebastián, 19-a de aŭgusto de 2002) estis skulptisto hispana.

Eduardo Chillida
Persona informo
Eduardo Chillida
Naskonomo Eduardo Chillida Juantegui
Naskiĝo 10-an de januaro 1924 (1924-01-10)
en Donostio
Morto 19-an de aŭgusto 2002 (2002-08-19) (78-jaraĝa)
en Donostio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoPoliteknika Universitato de MadridoSupera Teknika Lernejo de Arkitekturo de Madrido • Círculo de Bellas Artes vd
Familio
Patro Pedro Chillida vd
Gefratoj Gonzalo Chillida vd
Infanoj Eduardo Txillida Beltzuntze vd
Profesio
Alia nomo Chillida Juantegui, Eduardo vd
Okupo skulptistoilustristo • vidartisto • grafikartisto • desegnisto • futbalisto • gravuristo vd
Verkado
Verkoj Peine del Viento XV ❦
Elogio del horizonte ❦
Elogio del agua ❦
Monument to tolerance ❦
Lugar de Encuentros I, Madrid ❦
La Sirena varada vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juna 18jaraĝa en 1942 preparas sian eniron al studoj de arkitekturo, sed rezignis kaj dum unu jaro li estis futbalisto de la eŭska teamo Real Sociedad de Fútbol, dum lia patro estis prezidanto de la teamo; fakte li estis golulo. Poste li ekpentris en Madrido kaj komencis sian karieron kiel skulptisto.

Chillida-Leku.
Elogio del horizonte (laŭdo al horizonto).

Li translokiĝis poste al Parizo kie ekverkis per skulptaĵo el gipso. Tiam komencis lia rivaleco kun la skulptisto kaj pentristo Jorge Oteiza, ambaŭ konstruismaj. Jorge Oteiza akuzis na Eduardo Chillida pri plagiato de siaj verkoj kaj pri ties malakcepto de influo de la eŭska skolo. Ambaŭ skulptistoj repaciĝis nur en 1997 en Chillida Leku.

En 1951 li revenis definitive al Donostio. Chillida realigis sian unuan verkon el fero, Ilarik, kaj tiun materialon jam uzos porĉiame.

Referencoj redakti

Eduardo Chillida: Escritos. La Fábrica Editorial [1] Arkivigite je 2022-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, Madrid 2005.

Eksteraj ligiloj redakti