Eduka filmo estas filmo, kies unuarangaj celoj estas eduki. Edukaj filmoj estis uzataj en lernejoj kiel alternativo al aliaj instrumetodoj. Krome ili estas parto de la komerca kina industrio, ne tiom grava kiom la distra kino, sed sufiĉe populara, ĉefe kiam la filmoj estas produktitaj rekte por televido kaj ne nur por kinejoj. Ofte dokumentaj filmoj povas esti uzataj por edukaj celoj kaj tiele ili iĝas ankaŭ edukaj filmoj. La uzado de edukaj filmoj en la instrusistemo pliiĝis pro la apero de la videoindustrio kiu permesis havi tiujn aparatojn en ĉiu klasejo.

Listo de produktentreprenoj de edukaj filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti