Edvardas Medišauskas-Medonis

Edvardas Medonis, ĝis 1929 Medišauskas, (naskiĝis la 13-a de oktobro 1905 en vilaĝo Rakandžiai, distrikto Šiauliai; mortis la 22-a de aprilo 1980) estis litova esperantisto, instruisto, ĵurnalisto, estrarano de Profesia unuiĝo, partiano.

Edvardas Medonis

ĝis 1929 Medišauskas
Persona informo
Naskiĝo 13-a de oktobro 1905
en en vilaĝo Rakandžiai, distrikto Šiauliai
Morto 22-a de aprilo 1980
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1915
vdr

Esperantigis de sia frato Antanas en 1915 pere de lernolibro de Aleksandras Dambrauskas (1890). Aktiviĝis en 1925 kaj iĝis propagandisto de Esperanto. En 1925 aperigis stencilitan E-kurson "Gvidlibro de Esperanto". En 1932 en Kaunas, kie multe aktivis kaj instruis, jam aperis presitaj korespond-lecionoj. En 1929 kun Pranas Enskaitis fondis la monatan Litova Esperanto-revuon. De 1929 ĝis 1933 li estis ĝia redaktoro kaj eldonanto. En gazetaro (Kultūra, Mokykla ir gyvenimas) publikigis multajn artikolojn kaj informojn pri Esperanto. Ekde 1937 li estis estrarano de LitEA. En 1957 li komencis aperigi tajpitan bultenon "Int. Esperanto Letero" kaj broŝuretojn "Esperanto biblioteko", plue kunlaboris en litova kaj eksterlanda gazetaro, preparis "Litovan-Esperantan vortaron". Multfoje Medonis mem gvidis E-kursojn en Kaunas, li ĉiam estis aktiva, progresema instruisto, laboris en Žiežmariai, Kietaviškės kaj en Kleriga fako de Kėdainiai. En Kaunas li laboris en urba kancelario. Dum germana okupacio Medonis havis propran librovendejon en Laisvės Alėja (Kaunas). Sed kiam apud lia librovendejo germanoj malfermis sian, Medonis estis devigita translokiĝi en urboparton Žaliakalnis. Li kaŝe disvastigis ankaŭ sovetan literaturon, en lia librovendejo ofte renkontiĝis kontraŭuloj de faŝismo. Post reveno de sovetoj Medonis laboris en gazeto "Kauno Tiesa", ankaŭ estis prezidanto de Profesia unuiĝo. Lasta laborloko de Medonis estis kancelario de Agrikultura Akademio.

Fonto redakti