Edward Emerson Barnard

usona astronomo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Edward Emerson Barnard. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Barnard.

Edward Emerson BARNARD (naskiĝis la 16-an de decembro 1857 en Naŝvilo (Tenesio), mortis la 6-an de februaro 1923 en Williams Bay (Viskonsino)) estis usona astronomo.

Edward Emerson Barnard
Persona informo
Edward Emerson Barnard
Naskiĝo 16-an de decembro 1857 (1857-12-16)
en Naŝvilo
Morto 6-an de februaro 1923 (1923-02-06) (65-jaraĝa)
en Williams Bay
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Vanderbilt vd
Subskribo Edward Emerson Barnard
Profesio
Okupo astronomofotisto • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en relative malriĉa familio, lia patro mortis antaŭ lia nasko. Li komencis labori naŭ-jaraĝa kiel helpanto de fotografisto. Li rapide interesiĝis pri astronomio kaj, en 1876 akiris astronomian lornon, per kiu li malkovris sian unuan kometon en 1881, la duan la saman jaron kaj la trian en 1882.

Ĉar tiam la riĉa aferisto Hulbert Harrington Warner donacis 200 $ al tiu, kiu malkovris novan kometon, E. E. Barnard, kiu malkovris kvin el ili, en la 1880-aj jaroj sufiĉe lukris por konstruigi domon por si kaj sia edzino.

Li fariĝis konata en la diletantaj astronomoj de Naŝvilo, tiuj ĉi organizis kvestadon, kiu ebligis al li studi en la universitato Vanderbilt. Li ricevis diplomon en 1887 (tridek-jaraĝa) kaj anigis la teamon de la observatorio Lick.

En 1892 li observis novaon kaj, notinte elĵetojn da gaso, deduktis ke temis pri eksplodo de stelo. Li malkovris Amalteon la 9-an de septembro de la sama jaro.

En 1895 li iĝas profesoro pri astronomio en la Universitato de Ĉikago kaj tie povas uzi la teleskopon de 1 m de diametro de la observatorio Yerkes. Li faris multenombrajn fotojn de la lakta vojo[1]. Li malkovris, kun Max Wolf, ke iuj obskuraj regionoj de la lakta vojo estas malhelaj nebulozoj kiuj kaŝas la malplej brilajn stelojn.

Li malkovris en 1884 la galaksion NGC 6822, kiun, en lia honoro, oni nomis Galaksio de Barnard, kaj mezuris, en 1916 la grandan propran movon de stelo kiu ricevis la nomon de Barnarda Stelo.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti