Edward Flanagan

usona pastro

Edward Joseph FLANAGAN (13-a de julio 1886 — 15-a de majo 1948) estis katolika pastro en Usono. Li estis fondinto de la probable plej konata junula flegejo de Usono, kiu nomiĝas Girls and Boys Town (Urbo de Geknaboj), origine Boys Town, do Urbo de Knaboj, kaj troviĝas proksime de la urbo Omaha en la ŝtato Nebrasko. La loko ne estas simpla orfejo sed renoma centro por prizorgendaj infanoj kaj junuloj.

Edward Flanagan
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1886 (1886-07-13)
en Graflando Roscommon
Morto 15-an de majo 1948 (1948-05-15) (61-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Nebrasko
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoUsono
Alma mater Mount St. Mary's University • Summerhill College • Universitato de InnsbruckCanisianum (Innsbruck)
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Flanagan naskiĝis en la distrikto Roscommon de Irlando, venis al Usono dum 1904 kaj iĝis usona civitano en 1919. Li vizitis la kolegion Mount St. Mary's University en Emmitsburg, Marilando, kie en 1908 li diplimiĝis. Poste li plustudis en la seminariejo St. Joseph's Seminary en Dunwoodie Novjorkio, kaj sekve al tio en Aŭstrio kaj Italio. Lia unua pastra posteno estis en O'Neill, Nebrasko, en preĝejo St. Patrick's (la nacia sanktulo de Irlando), kaj sekve li translokiĝis al Omaha, Nebrasko, kie li unue deĵoris en alia preĝejo St. Patrick's kaj poste en St. Philomena's.

Dum 1917 en Omaha li fondis Hejmon por Senhejmaj Knaboj. Ĉar la urbocentraj ejoj estis netaŭgaj, li post kvar jaroj, do en 1921, fondis la Urbon de Knaboj Boys Town 16 kilometrojn okcidente de Omaha. Sub lia direktado la Urbo de Knaboj iĝis larĝa komunumo kun propra knaba urbestro, lernejoj, kapelo, poŝtoficejo, farmbienoj, gimnastikejo kaj aliaj konstruaĵoj kie knaboj inter 10 kaj 16 jaroj ricevis edukon kaj lernis metion.

Dum 1938 ekestis filmo kun la titolo Boys Town, kiu bildigis la vivon de Edward Flanagan kaj montris la aktorojn Spencer Tracy, kiu ludis la pastron kaj gajnis la film-premion Oskaro pro sia rolo, kaj la tiam 17-jaran Mickey Rooney. Sekvaĵo sub la titolo Men of Boys Town aperis en 1941.

Edward Flanagan ricevis multajn premiojn pro sia laboro kun senhejmaj kaj socie komplikaj knaboj. Li deĵoris en pluraj komitatoj kaj estraroj pri la zorgado por infanoj, kaj aŭtoris multajn tiutemajn artikolojn. Internacie konata, Flanagan vojaĝis al Japanio kaj Koreio en 1947 por studi problemojn de infana prizorgado tie. Similan vojaĝon li faris al Aŭstrio kaj Germanio sekvajare, kaj dum tiu vojaĝo li mortis pro koratako la 15-an de majo 1948 en Germanio. Lia tombo troviĝas en la Kapelo Dowd en la Urbo de Geknaboj.

Dum 1986 aperis usona poŝtmarko de 4 cendoj, kiu memorigis pri Edward J. Flanagan. La poŝtmarko ankoraŭ nun estas vaste uzata.

Eksteraj ligiloj redakti