Edward Jenner

angla kuracisto (1749–1823)

Edward JENNER [EDŭa(r)d ĜEne(r)] (la 17-an de majo de 1749 en Berkeley, Gloucestershire — la 26-an de januaro en 1823 samloke) estis brita provinca kuracisto en Berkeley kaj konatas kiel malkovrinto de vakcinado. Li malkovris en 1796, ke la homo estas protektita al variolo, se ĝi estas infektita per bova variolo- aŭ viruso Vaccinia. Jenner nomis la proceson vakcinado, kiu signifas hodiaŭ inokulon de malfortaj malsanigaĵoj en la homan korpon.[1]

Edward Jenner
Persona informo
Edward Jenner
Naskiĝo 17-an de majo 1749 (1749-05-17)
en Berkeley,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 26-an de januaro 1823 (1823-01-26) (73-jaraĝa)
en Berkeley,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St George's, University of London • Universitato St. Andrews • Katharine Lady Berkeley's School • Cirencester Grammar School vd
Subskribo Edward Jenner
Familio
Patro Stephen Jenner vd
Patrino Sarah Head vd
Gefratoj Henry Jenner vd
Edz(in)o Catherine Kingscote vd
Infanoj Edward Robert Jenner • Catherine Fitzhardinge Jenner • Robert Fitzhardinge Jenner vd
Profesio
Okupo kuracisto • natursciencisto • biologo vd
Laborkampo medicino vd
Verkado
Verkoj Kontraŭvariola vakcino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis la 17-an de majo 1749 en familio de pastro en urbeto Berkeley [barkli] en okcidenta Anglio. Li fariĝis orfo en sia kvina vivojaro kaj estis prizorgata de la frato. En la oka jaro de sia vivo li malsaniĝis pro variolo. Li studis la medicinon kaj estis forte influata de la kirurgo, anatomo kaj biologo John Hunter, kiu interesiĝis pri multaj temoj en la sciencoj. Inter la fruaj sciencaj verkoj de Jenner troviĝas studo pri la konduto de kukolidoj en fremdaj nestoj. En 1778 Jenner esploris pri kormalsanoj kaj eltrovis la misformadon de la koraj arterioj ĉe stenokardio. Jam de sia junaĝo, Jenner montriĝis sciema kaj neordinara scienca esploristo.

Ekde 1790 Jenner komencis studi malsanon de melkistinoj, kiuj infektiĝis de bovina variolo, kiam dum melkado ili dispremis variolajn pustulojn ĉe la mamoj de infektitaj bovinoj. Tiu malsano konsistis el la disvolviĝo kaj rapida resaniĝo de vezikoj sur la fingroj. Tiuj, kiuj tiel infektiĝis, poste ne malsaniĝis pro la vera homa variolo. Post skrupulaj enketoj pri tiu fakto, Jenner, la 14-an de majo 1796, antaŭ grupo de amikoj kaj medicina komisiono infektis ok-jaran knabon per bovina variolo, uzante la enhavon de pustulo sur la mano de melkistino kaj enigante tiun materialon en supraĵan tranĉon ĉe la haŭto de la knaba mano. La 1-an de julio, Jenner inokulis la knabon per la enhavo de variola pustulo, sed la knabo ne malsaniĝis, nek tiam nek post ripeta provo infekti lin kvin monatojn poste. Post pliaj similrezultaj eksperimentoj, Jenner volis publikigi siajn konkludojn. En 1796 la Reĝa Societo (prestiĝa scienca organizaĵo) tamen malakceptis artikolon de Jenner pri tiu temo, kaj tial li mem eldonis malgrandan libron pri la afero en 1798, nomante sian metodon vakcinado.

Influo redakti

Malgraŭ komencaj obstakloj, la metodo rapide akceptiĝis. En 1805 Napoleono ordonis la vakcinadon de la tuta franca armeo, kaj en 1807 aperis en Germanio la unua leĝo pri deviga vakcinado. La unua infano vakcinita en la Rusia imperio, Anton Petrov, estis baptita en Peterburgo duan fojon kaj ricevis la nomon Vakcinov. La fama Louis Pasteur, 85 jarojn post la unua eksperimento de Jenner, proponis la nomon „vakcino" por ĉiuj analogaj preparajoj kontraŭ aliaj infektaj malsanoj. „Ni esperas', li skribis, „ke la scienco konservos tiun nomon honore al la meritoj kaj la grandegaj bonfaroj, kiujn efektivigis al la homaro unu el la plej rimarkindaj homoj de Anglio — Jenner. Kia plezuro por mi honori tiun senmortan nomon!"

Jam en 1801 Jenner antaŭvidis la eblon likvidi variolon sur la tuta tero. En 1958 delegacio de Sovetunio proponis programon por tia likvido al la Monda Organizaĵo pri Sano. La ofensivo komenciĝis en 1967, kiam endemiaj fokusoj de variolo ekzistis en 30 landoj kaj tutmonde ekestis jare 10-15 milionoj da okazoj de la malsano. La strategio necesigis la vakcinadon de minimume 80-90% de la loĝantaro, ĝustatempan diagnozon kaj izoladon de ĉiu malsanulo kaj nepran vakcinadon de ĉiu familiano de la malsanuloj. Pro tio necesis aldone ĉiujare 150 milionoj da dozoj de la vakcino, kiujn senpage donacis 20 landoj, kaj la sindona laboro de specialistoj kaj volontuloj. La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio. Post zorga observado tra la tuta mondo, en majo 1980 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris, ke variolo estas plene likvidita.[2]

La sukceso de la kontraŭ-variola kampanjo rezultigis plian programon de vakcinado kontraŭ ses malsanoj: tuberkulozo, difterio, kokluŝo, morbilo, poliomjelito kaj tetanoso.

Referencoj redakti

  1. https://www.bbc.com/mundo/noticias-40720048
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/03, paĝo 12: Homo, kiu savis milionojn verkita de Vladimir Lemelev.

Vidu ankaŭ redakti