Edward Schillebeeckx

belga teologo

Edward SCHILLEBEECKX, pli komplete Edward Cornelis Florentius Alfonsus Schillebeeckx (naskiĝis en Antverpeno la 12-an de novembro 1914 kaj forpasis la 23-an de decembro 2009 en Nederlando), estis elstara teologo de la Katolika Eklezio, famega pro teologiaj verkoj, pro originala pensado kaj pro influo dum la Dua Vatikana Koncilio.

Edward Schillebeeckx
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1914 (1914-11-12)
en Antverpeno
Morto 23-an de decembro 2009 (2009-12-23) (95-jaraĝa)
en Nimego
Religio katolikismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato de Parizo • St Joseph College, Turnhout vd
Familio
Parencoj Edward Leemans vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • verkisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

redakti

Inter la grandaj “Maljunuloj” de la teologio de la 20a jarcento, protagonisto de la dua vatikana koncilio, teoriulo de kunrilato inter la homa ekzisto kaj la kristana kredo, Edward Schillebeeckx estis konata ankaŭ pro kelkaj malagrablaĵoj kun la katolika Kongregacio por Doktrino de la Kredo (tio estas aktuala surogato de inkvizicio) inter la jaroj 1978 kaj 1981 pro siaj teorioj malfavoraj al pastra celibato kaj pro kelkaj interpretoj lime de la heterodoksio pri la figuro de Kristo kaj ties resurekto (reviviĝo) kaj poste pro aliaj pridiskutataj dogmaj punktoj. Schillebeeckx baldaŭ lernis meti tradialoge la depositum fidei (nome la tradicia dogmaro) kaj la problemojn de la samtempa homo tra diversaj kulturaj enhavoj, alcentrigante sian esploron en la perspektivo markita je forta ĉeesto de la homaj aspektoj. Teologio tia kie la homoj mem estas la vortoj praktike uzataj de Dio por priskribi ties historion, kiun la Eklezio estas alvokata atesti antaŭ la mondo. Iu teologio rigardanta pli al la “antaŭlastaj aferoj” ol al la “plejlastaj aferoj”, lasante “nediritaj” la “plejlastaĵoj”: en kiu, do, paroli pri Dio estas la homaj sortoj dum la sakramentoj estas renkontoj de Dio kun la homoj.

Vestiĝinte, dudekjara, domenikane, post la kursoj pri filozofio kaj teologio ĉe la universitato de Loveno, Schillebeeckx ordiniĝis sacerdoto en 1941 kaj specialiĝis pri Tomismo, nome pri la filozofio de Tomaso de Akvino. En 1945 li translokiĝis al Parizo por perfektigi siajn studojn ĉe Le Saulchoir (kun Chenu kaj Congar) kaj ĉe la Sorbono. Post kelkjara instruado pri teologio en Loveno, en 1958 ekprofesoris ĉe la Katolika Universitato de Nimego. Dum la Dua Vatikana Koncilio (1963-65) li sin konigis kiel konsilanto de la nederlanda episkoparo. Li estis unu el la precipaj redaktoroj de la Dei Verbum kune kun Karl Rahner kaj Hans Küng kaj la juna Jozefo Ratzinger, nome la estonta Benedikto la 16-a, (kiu kiel prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo ne rezignos lin “averti” pri “malakordo" de liaj ellaboritaj teologiaj vidpunktoj kun la doktrino de la Eklezio).

Ne forgesendas lia rolo inter la kunfondintoj de la revuo Concilium, inklinanta al la progresema teologio, kaj kiel inspiranto de la fama nederlanda katekismo, kaj alproksimiĝo, en la jaroj sepdekaj, de lia teologio de la praktiko al la Teologio de la Liberigo. Precize tiu teologia pensado enfluiĝis en liajn verkojn kiel “Dio, la estonto de la homo” (1967), kerno de sia kristologia penskonstruaĵo.

Ĝuste tiu verko provokis cenzuron ĉe la eklezia aŭtoritato pro lia kritika itinero al komprenado de la revelaciaj tekstoj, la laŭspertiĝa valoro de la kredformuloj, la renkonto de Jesuo kun la apostoloj: "kiu estas antaŭe (laŭ la eklezia aŭtoritato) sperto pri savo, poste mesaĝo transdonenda laŭmaniero adekvata al epoko kaj kultura kunteksto". Kune kun tiu verko estas menciendaj, ankaŭ pro lia forlaso de tomismo por adheri al “hermeneŭtiko”, liaj volumoj de la noviga kristologia projekto: Jesuo, la historio de vivanto (1974); La Kristo, la historio pri nova praktiko 1989).

El tiuj verkoj kaj aliaj, hastemaj observantoj [1] opiniis ke Schillebeeckx neas la fizikan resurekton de Jesuo. Ne pro tio li estis cenzurita. Por li Jesuo estas la reala Vivanto kiel Dio Membro de la Triunuo. Lia esploro, legante la sanktajn tekstojn, atentigis pri la maniero per kiu la apostoloj (kaj aliaj) spertis la postmortan ĉeeston de la korpa Kristo. Ĉu en la peza materio? Ĉu tio necesus por montri la realecon de la persona vivanta Kristo? Fine, kion komunikas la tekstoj?

Por pruvi ke liaj vidpunktoj respektas la kriteriojn de la ortodoksa kredo li estis plurfoje kunvokita al Romo por demonstri la respekton de la kredo kaj ricevi invitojn al korektoj.

Por Schillebeeckx la kristana elaĉeto ne rekondukeblas al la historia emancipiĝo, sed al ĝi estas ligata per la ligo de solidareco: solidareco tiom akcentita en Shillebeeckx ke kelkaj sintezis lian teologion kiel postulon “esti honeste kun la homoj”.

Li estis la unua teologo honorita per la premio ERASMUS (vidu Erasmo de Roterdamo) en 1982. Sed la publikaj kaj internaciaj agnoskoj estis sennombraj [1].

Elektita bibliografio redakti

  • De sacramentele heilseconomie (Antwerp 1952)
  • Christus, sacrament van de Godsontmoeting (Bilthoven 1959) – tr. Christ the sacrament of the encounter with God (New York 1963)
  • Op zoek naar de levende God (Nimwegen 1959)
  • Openbaring en theologie (Bilthoven 1964) (Theologische Peilingen, 1) – tr. Revelation and theology (London 1979)
  • God en mens (Bilthoven 1965) (Theologische Peilingen, 2)
  • Wereld en kerk (Bilthoven 1966) (Theologische Peilingen, 3)
  • De zending van de kerk (Bilthoven 1968) (Theologische Peilingen, 4)
  • Jezus, het verhaal van een levende (Bloemendaal 1974) – tr. Jesus: an experiment in Christology (London 1979; New York 1981)
  • Gerechtigheid en liefde, genade en bevrijding (Bloemendaal 1977) – tr. Christ: the Christian experience in the modern world (London 1980)
  • Pleidooi voor mensen in de kerk. Christelijke identiteit en ambten in de kerk (Baarn 1985) – tr. The Church with a human face: a new and expanded theology of ministry (New York 1985)
  • Als politiek niet alles is... Jezus in de westerse cultuur (Baarn 1986) – tr. On Christian faith: the spiritual, ethical and political dimensions (New York 1984)
  • Mensen als verhaal van God (Baarn 1989) – tr. Church. The human story of God (New York 1990)
  • The Eucharist (2005/1948)

Notoj redakti

  1. Da nd.nl[rompita ligilo]