EdwyEadwig (n. eble ĉ.941, m. la 1-an de oktobro 959) estis reĝo de Anglio ekde 955.

Edwy
reĝo de Anglio
Fikcia portreto de Edwy
Fikcia portreto de Edwy
Regado 955 ĝis 959
Antaŭulo Edred
Sekvanto Edgaro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 939 (0939-11-30)
en Wessex
Morto 1-an de oktobro 959 (0959-10-01) (19-jaraĝa)
en Gloucester
Tombo Katedralo de Winchester vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Edmundo la 1-a vd
Patrino Ælfgifu of Shaftesbury vd
Gefratoj Edgaro vd
Edz(in)o Ælfgifu vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj estis Edmundo la 1-a (Anglio) kaj Aelfgifu de Shaftesbury. Li sekvis sian onklon Edred (kiu mortis la 23-an de novembro 955) kiel reĝo de Anglio.

Dum lia regado li havis konfliktojn kun la eklezio, kaj aparte kun Sankta Dunstan. Laŭlegende la tagon de sia kroniĝo Edwy ne ĉeestis kunvenon de nobeloj. Dunstan, kiu tiutempe estis abato de Glastonbury kaj tre potencis dum la regado de Edred, serĉis lin kaj trovis lin amindumanta nobelinon nomatan Aethelgifu. Edwy rifuzis reveni kun Dunstan. Tiu koleriĝis kaj devigis la reĝon lasi la virinon kaj deklari ŝin putino. Post Dunstan konsciis ke li estas ege provokinta la reĝon kaj fuĝis al sia abatejo, sed Edwy sekvis lin kaj disrabis Glastonbury. Dunstan eskapis eksterlanden. Tamen la anglosaksa kroniko diras nur ke Dunstan fuĝis el Anglio sen doni la kialon.

Poste Edwy edziĝis al Aelfgifu sed la edziĝo estis nuligata pro tro da parenceco.

En 957 la senjoroj de Mercia kaj Northumbria ribelis kontraŭ Edwy, kaj nomumis lian fraton Edgaron reĝo. Ĉe Gloucester ili venkis Edwy. Sekvis pacakordo per kiu Edwy regis Anglion sude de la Tamizo, kaj Edgaro la reston de la lando.

Post tio Edwy pli favoris la eklezion, verŝajne por gajni pli da subteno en Wessex kaj Kent. Tamen li baldaŭ mortis kaj Edgaro reuniigis la landon.