Eero Saarinen

Eero SAARINEN (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1910 en Kirkkonummi, Finnlando; mortis la 1-an de septembro 1961 en Ann Arbor, Miĉigano, Usono) estis unu el la plej famaj arkitektoj kaj dezajnistoj de la 20-a jarcento.

Eero Saarinen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1910 (1910-08-20)
en Kirkkonummi
Morto 1-an de septembro 1961 (1961-09-01) (51-jaraĝa)
en Ann Arbor
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj anglafinna
Ŝtataneco UsonoFinnlando
Alma mater Académie de la Grande Chaumière • Yale School of Architecture • Universitato Yale
Familio
Patro Eliel Saarinen
Patrino Loja Saarinen
Frat(in)o Pipsan Saarinen Swanson
Edz(in)o Lilian Swann Saarinen • Aline B. Saarinen
Infanoj Eric Saarinen • Eames Saarinen
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto
Verkoj Ingalls Rink
CBS Building
Pordega arko
vdr
Portega arko en Sankta Luiso: Saarinen, realigita de Roche kaj Dinkeloo (1961-66)
"Tulipseĝo"
TWA-ejo de la Internacia flughaveno JFK: Saarinen, realigita de Roche kaj Dinkeloo (1956-62)

Biografio redakti

Saarinen estis filo de Eliel Saarinen, tre fama arkitekto. En 1923 la familio elmigris al Usono.

De 1929 ĝis 1930 Eero Saarinen studis skulptadon ĉe la Académie de la Grande Chaumière en Parizo.

De 1930 ĝis 1934 li studis arkitekturon ĉe la Yale School of Art and Architecture. Poste li eklaboris en la arkitektejo de sia patro.

En 1941 li fariĝis partnero en tiu arkitektejo.

En 1948 li gajnis la konkurson por la Jefferson National Expansion Memorial en Sankta Luiso, lia unua grava publika agnosko. Tamen tiu grandega duobla arko estis realigita nur en 1963 post lia morto.

En 1950 li malfermis sian propran arkitektejon Eero Saarinen and Associates en Birmingham, Miĉigano.

En 1957 li projektis la Milwaukee Art Museum.

Aldone al konstruaĵoj, Saarinen dezajnas ankaŭ meblojn. Fama estas lia unukrura tulipseĝo (Tulip Chair) kun ties larĝa ronda piedo.

Post lia morto, liaj kunlaborantoj Kevin Roche kaj John Dinkeloo plu laboris sub lia nomo ĝis 1966 (poste ĝi estis alinomita al Kevin Roche John Dinkeloo & Associates) kaj finrealigis la komencitajn konstruaĵojn.

Verko (elektoj) redakti

Fotogalerio redakti

Bibliografio redakti

Pierluigi Serraino: Eero Saarinen 1910-1961. Ein funktionaler Expressionist. Köln, Taschen Verlag 2005. 96 S., ISBN 3-8228-2865-3.

Vidu ankaŭ redakti