Efemeridoj (el la antikva greka ἐϕημερίς = efemeris = ĉiutaga; latine ephemĕris) estis tabeloj enhavantaj valorojn kalkulitajn, dum la kuro de aparta tempa intervalo, el diversaj astronomiaj variablaj grandoj, kiuj antikvepoke estis limigitaj al perokula observado; hodiaŭ ili estus almenaŭ jenaj:

Historio redakti

Efemeridoj estis uzataj ekde la antikvaj tempoj ĉe popoloj mezopotamaj, praamerikaj kaj aziaj. [1]

Jen kelkaj el la plej famaj efemeridoj:

  • Astronomiaj sistemoj de antikva babilona astronomio kies esploroj estis interesitaj pli al la efemeridoj ol al teorioj.
  • Efemeridoj — Panchanga, astronomiaj tabeloj de la Veda epoko de Hindia astronomio.
  • 2-a jarcento – astronomiaj tabeloj de Ptolomeo kiuj regulis la astronomiajn observojn, kaj kalkulojn pri astraj movoj de la ĉiela sfero, ĝis tiuj de Koperniko suncentraj tra tiuj Alfonsaj.
  • 12-a jarcento, — efemeridaj tabeloj de Toledo kiuj profitis ankaŭ de la araba astronomio konigita per la latinigoj de islamaj verkoj iniciate de Gerardo el Kremono. Ili estos modelo por la alfonsaj tavoloj
  • 13-a jarcento — efemeridoj Zij-i Ilkhani, aŭ persaj tabeloj
  • 13-a jarcento — Alfonsaj tabeloj kompilitaj en Hispanio por korekti tiujn de Toledo kaj uzataj ĝis la kompilado de Prutenikaj Tabeloj (1551)
  • 1408 — ĉinaj efemeridoj
  • 1504 — Kristoforo Kolumbo, en Jamajko antaŭanoncis al indigenaj loĝantoj la luna eklipson uzante la tabelojn de la germano Regiomontano
  • 1551 — efemeridoj de Erasmus Reinhold kiuj estis, kune kun tiuj de Koperniko, la bazo por la gregoria reformo de la kalendaro
  • 1554 — novaj efemeridoj de Johannes Stadius konataj kiel Ephemerides novae at auctae (Efemeridoj novaj kaj pliigitaj) kreitaj por pli precize determini la poziciojn de planedoj. Sinsekvaj efemeridoj korektis kelkajn liajn miskontrolojn pri la pozicioj de la planedo Merkuro
  • 1627 — Rudolfaj Tabeloj kompilitaj de Keplero kiuj fariĝis longatempe unika efemerida modelo- Ili estis la unuaj inkluzivigantaj en la kalkuloj ankaŭ la atmosferan refrakton.

Uzo redakti

Per efemeridoj antaŭ ĉio eblas antaŭanonci la poziciojn de la astroj kaj do adresi vidajn aŭ astronomiajn observojn. Aparte kiam oni uzas porobservajn instrumentojn, kiel teleskopojn, efemeridoj estas necesaj por trovi la ĉelajn astrojn, planizi pliajn observojn ktp.

Antikvan tempojn per tiuj tabeloj eblis antaŭvidi ciklajn astronomiajn eventojn kaj fiksi datrevenon de memorindaĵoj de sia historio.

En la modernaj tempoj la vorto «efemeridoj» akiris ankaŭ, kaj precipe, la sencon de kroniko kaj periodaj publikaĵoj de historia, scienca, literatura karaktero [2].

Efemeridoj estas profitata en la kampo de astrologio.

Kroma uzo okazas en la kalkulo kaj konstruo de sunhorloĝoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

[2]

[3]

Notoj redakti

  1. Antikvepoke efemeridoj estis nomataj ankaŭ libroj en kiuj oni registris tagon post tago la agojn de la reĝo. Famaj estas tiuj de Aleksandro la Granda kaj tiuj romiaj, kiuj estis ankaŭ kronikoj. Tiasence famas tiuj modernaj, en la tempo de la preso, kreitaj ĉiutage kvazaŭ taglibro.
  2. [1]