Egidio Romano estis disĉiplo de Tomaso de Akvino en la Universitato de Parizo, kie plimalfrue lekciis antaŭ ol fariĝi generalo de la ordeno de Aŭgustenanoj, en kiu militis ekde juneco, kaj ĉefepiskopo de Bourges (1295). Li estis. krome, doma instruisto de Filipo la belulo, por kiu li verkis la traktadon De regimine principum (Pri la regado de princoj).[1]

Egidio Romano
romkatolika ĉefepiskopo
Persona informo
Gilles de Rome
Naskiĝo 30-an de novembro 1242 (1242-11-30)
en Romo
Morto 22-an de decembro 1316 (1316-12-22) (74-jaraĝa)
en Avignon
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • katolika sacerdoto • teologo vd
Laborkampo teologiofilozofio de Mezepoko vd
Verkado
Verkoj De regimine principum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
KRISTANAJ TEOLOGOJ
“EGIDIO ROMANO”
Egidio Romano kaj Filipo la Belulo, el miniaturo de mezepoka kodesko.
nomo = Egidio
kromnomo = Romano, Latine: AEgidius Romanus
naskiĝloko = Romo
naskiĝdato = ĉ. 1243
mortodato = 1316
mortoloko = Avinjono
aktiveco = religiulo de la Ordeno de Sankta Aŭgusteno
aktiveco2 = teologo-filozofo
aktiveco3 = generalo de sia religiula Ordeno
nacia = itala
honoraj titoloj = Doctor fundatissimusTheologorum princeps

Graveco redakti

Egidio Romano partoprenis en la koncilio de Vienne (Isère) (1311-1312) en kiu estis malfondita la religiula ordono de Templanoj sub premo de la reĝo Filipo la 4-a.[2] Egidio Romano estas konsiderata inter la plej aŭtoritataj teologoj inspiriĝintaj al la aŭgustenismo kiu aktivas ankaŭ en la intelekta kaj politika vivo en kultura kaj institucia kuntekstoj turmentita pro oftaj kaj akraj polemikoj inter la du povoj, kaj ŝtata kaj eklezia.

Tiu filozofo estas ĝenerale memorigita pro la kontribuo en la redaktado de la buleoUnam Sanctam Ecclesiam" de 1302 de papo Bonifaco la 8-a kaj pro la signifa rolo subtenata en lia verko De Ecclesiastica potestate (Pri la eklezia povo), nome kiel fama teoriulo pri la papa plenitudo potestatis (pleneco de povo).

En Egidio Romano oni tuj rimarkas la kunĉeeston de la duobla sinteno kaj doktrina kaj politika; fakte, eblas trovi, en liaj junaĝaj verkoj, kiel la De regimine principum, verko redaktita kun la rigardo al penso aristotela-tomasa koncernanta la naturecon de la Ŝtato, ĝin utiligante por la defendo de la povo reĝa. En De Ecclesiastica potestate, male, Egidio Romano asertas la superecon de la “sacerdota povo” kompare kun tiu de la“regno” aŭ ŝtato, distingiĝante kiel reprezentanto de la papa teokratio.

La remalkovro pri Aristotelo kaj la politika aŭgustenismo redakti

 
In secundum librum sententiarum quaestiones, 1581

Sekve de la kondamno 1277 de la 219 propozicioj per prononco de Stefano Tempier, ĉefepiskopo de Parizo, Egidio Romano, iamanire cenzurita, defendas la cenzuritajn tezojn de Tomaso, sed estas forigita el la universitata instruado, ĝuste obee al tiuj kondamnoj.[3]

En tiuj jaroj la kontraŭuloj de la papado trovis en la penso de Aristotelo la intelektajn instrumentojn por pritrakti politikan analizon kiu dubigas pri la ekzisto de sakraleca povo mem. Aliflanke troviĝas la influo de la spekulativa fluo de la politika aŭgustenismo (aŭ de tiu fenomeno, tipe mezepoka, de la enpenetrado inter Ŝtato kaj Eklezio), ene de kiu Aŭgusteno ludas fundamentan rolon pro la teoria alporto kiun el lia De Civitate Dei enkondukas al neeviteblaj konfuzoj inter la spirita sfero de la Civitas Dei Caelestis kaj la sfero de la tera vivo kiu estas la Civitas Peregrina: kio reproponas la teorion de la “du urboj” kaj reasertas la superecon de la “sacerdota povo” kompare kun tiu de la “regno-ŝtato” kaj, fakte, fariĝas vera kaj propra partio de la papo.

Egidio depostulas la “Plenitudo Potestatis” (plenecon de la povo) kiel konstituan propraĵon de la aŭtoritato de la papo kia spiritualis homo (spirita homo). Egidio anstataŭas al la aŭgustena koncepto de ‘Eklezio’ tiun de ‘regno’ por ke ĝi etendiĝu al la medioj de la povo de la eklezia suvereno. La eklezia suvereno (la papo) devus ekzerci sian suverenecon ankaŭ sur la teran povon por ke estu garantiata la ordo pere de iu dominado kiu koincidu kun sia spirita misio.

Sume: En Egidio – post la renkonto kun la aristotelismo de Tomaso, laŭ kiu eblas sendenpenda sfero de povo en ambaŭ institucioj – vidiĝas la strebo rekoni ja jes, la universalan povon de la papo, sed ekzercendan laŭmaniere kiu ne estus tiu de la aŭgustena koncepto. Evidente ensceniĝas komenciĝoj de nova politika penso.

Pri teologio elstaras liaj verkoj: li estas aŭtoro de “Liber de causis”, “Theoremata de corpore Christi”, “De gradibus formarum” (1277-78), “Theoremata de esse et essentia” (1278-80), “Quaestiones disputatae de esse et essentia” (1285-86), “De partibus philosophiae”, “De regimine principum”.

Li komentariis la “Frazojn” (“Liber Sententiarum” de Petro Lombarda Majstro de Frazoj]]).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La verko dividebla laŭ tri libroj: la unua pritraktas la personan sintenon de reĝo, naturo de lia vera feliĉo, la elekto kaj akiro de la virtoj, kaj juĝo pri la pasioj; la dua koncerna la familian vivon kaj rilatarojn kun la edzino, gefiloj, kaj servistaro; la tria koncernas la Ŝtaton, ĝian originon, kaj justan manieron regadi dum paca kaj milita tempoj. En la verko estas montrata le efikon de la monarkio kiel registara organizo, kiu certe ne malplaĉis al la kortego kaj al la estonta reĝo.
  2. La malfondo de la Templanoj favoris, fakte, la mortkondamnon de la Granda Majstro Jacques de Molay. Sed aparta enketo de papo Klemento la 5-a pruvis senkulpecon de la ordeno. Kune kun la ekzekuto de la Granda Majstro oni bruligis ankaŭ Geoffroy de Charnay, praavo de alia Geoffroy de Charnay kiu montros al pilgrimuloj en Chambéry (Francio) la (rabitan en Oriento) Mortotukon, nun konservatan en Torino).
  3. Tomaso el Akvino jam mortis (1274) kaj Egidio Romano estis devigata de papo Honorio la 4-a malkonfesi rilate tiujn kondamnitajn propoziciojn.

Verkoj en modernaj eldonoj redakti

  • Aegidii Romani Opera omnia, Florenco, Olschki, 1987.
  • De regimine principum doctrina éd. V. Courdaveaŭ, Paris, 1857.
  • De ecclesiastica potestate (Pri la povo de la Eklezio, 1301-1302), el. R. Scholz, Weimar, 1929.
  • De erroribus philosophorum (Des erreurs des philosophes), enn P. Madonnet, Siger de Brabant et l'averroïsme latin au XIII° siècle, Louvain, Institut Supérieur de Philosophie, 1908-1911. Trad. an. in J. Koch, Errorres philosophorum. Critical text with Notes and Introduction, Marquette University Press, 1944.
  • Théorèmes de l'être et de l'essence (Theoremata de esse et essentia, vers 1280), Paris, Les Belles Lettres, à paraître.
  • De Intentionibus in medio ; De Deviatione malorum culpæ a Verbo ; De Erroribus philosophorum ; De Intellectus possibilis Pluralitate ; De Subjecto theologiæ; Oratio in coronatione regum Francorum