Egipta literaturo komenciĝis en antikva Egiptujo kaj estas unu el la plej fruaj konataj literaturoj. Fakte la egipta kulturo estis la unua, kiu evoluigis literaturon tian, kian ni konas ĝin hodiaŭ, tio estas en formo de libro.[1]

Kopio de la papiruso Westcar videbla en la Egipta muzeo, Berlino, Germanujo

Antikva egipta literaturo redakti

 
Platoj 6 kaj 7 de la papiruso Edwin Smith en la ĉambro de maloftaj libroj (Rare Book Room), de la Novjorka akademio de medicino, Usono

Antikvaj egiptoj skribis verkojn ne nur sur papiruson, sed ankaŭ sur murojn, tombojn, piramidojn, obeliskojn kaj aliajn. La eble plej bone konata ekzemplo de antikva egipta literaturo estas la rakonto de Sinuhe[2]; aliaj bone konataj verkoj estas la papirusoj Westcar kaj Ebers, same kiel la fama libro de mortintoj. Dum la plej granda parto de antikva egipta literaturo estis "saĝecoliteraturo", tio estas literaturo celanta instruon pli ol amuzigon, ekzistas ankaŭ mitoj, rakontoj kaj biografioj celantaj nur legadon. Aŭtobiografio estis nomata la plej malnova formo de egipta literaturo.[3]

La Nilo grande influis verkojn de antikvaj egiptoj[4], kiel ankaŭ greko-romiajn poetojn, kiuj iris al Aleksandrio por tie trovi subtenon de multaj artsubtenantoj, kiuj vivis tie kaj por profiti la fontojn de la tiea biblioteko de Aleksandrio.[5] Multaj grandaj pensuloj de la antikva mondo iris al tiu urbo, inter ili Kalimako de Libio kaj Teokrito de Sirakuzo. Tamen ne ĉiuj grandaj aŭtoroj de tiu periodo venis de ekster Egiptujo. Unu el la plej famaj egiptaj poetoj estis Apolonio de Rodiso.

Kristana egipta literaturo redakti

Aleksandrio iĝis grava centro en la périodo de apero de kristanismo, tio estas ĉirkaŭ de la 1-a ĝis la 4-a jarcento. Koptaj verkoj grande kontribuas al la kristana literaturo de tiu periodo kaj la biblioteko de Nag Hammadi helpis konservi librojn, kiuj sen ĝi estis perditaj.

Islama egipta literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araba literaturo.

Ĉirkaŭ la 8-a jarcento Egiptujo estis konkerita de islamanaj araboj. Literaturon kaj bibliotekojn influis tiam la islamaj konkerintoj.[6] Pluraj gravaj ŝanĝiĝoj okazis en tiu epoko. Papirusojn anstataŭis papero el ŝtofo, kaj kaligrafio estis enkondukita kiel skribsistemo. Temoj preskaŭ ekskluzive rilatis al islamo. La unua novelo verkita en Egiptujo estis Theologus Autodidactus de Ibn al-Nafis, la plej frua ekzemplo de sciencfikcio teologia fabelo.[7]

Famaj egiptaj aŭtoroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti