La Egitalo simple dirite aŭ pli precize Longvosta paruo, ĉar estas aliaj membroj de la genro Aegithalos, (Aegithalos caudatus) estas tre malgranda, sociema birdo kun tre longa ŝtupoforma vosto (el kie devenas la nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar caudatus signifas “kun vosto”), el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes) kaj la familio de la Egitaledoj (Aegithalidae) rilata al la Paruedoj, kun kiuj tiu specio foje kuniĝas en miksitaj aroj ĉefe vintre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Egitalo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Egitaledoj Aegithalidae
Genro: Aegithalos
Specio: A. caudatus
Aegithalos caudatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Tiuj palearktisaj birdoj reproduktiĝas en plej parto de Eŭropo kaj Azio. Ili estas kutime loĝantaj birdoj, tio estas nemigranta specio, kvankam oni vidis ilin for de la teritorio kaj oni observis migrado en nordorienta Eŭropo.

    Temas pri tre eta birdo nur 13 al 15 cm longa inklude ties tre longan voston, kiu faras 7 al 9 cm de la totalo. La Longvosta paruo estas nigra kaj bruna supre kaj blankeca sube, kun rozkoloraj (aŭ rozbrunecaj) ventro kaj flankocentraj zonoj en dorso, kiuj griziĝas sube, dum la flugilplumoj estas nigraj. La vizaĝo estas blankeca kaj en la kapo estas nigraj ĉirkaŭaj strizonoj el la beko al la nuko kaj inter ili estas blanka kronostrio tre rimarkinda. Nordeŭropeaj birdoj (A. c. caudatus) havas tute blankajn kapojn kaj flankojn kaj en la vizaĝo kontrastas nur la malhelaj okuloj (kun rozkolora okulringo) kaj beko. Estas kelkaj aliaj subspecioj kiuj ege varias laŭ plumaro. Hibridiĝo inter subspecioj estas komuna, kaj la zono de hibridiĝo inter caudatus kaj europaeus ŝajne moviĝas orienten.

    Ĝia vosto estas ŝtupoforma kun blankaj eksteraj vostoplumoj kaj nigraj internaj, kiuj estas la plej longaj. La beko estas nigra kaj tre mallonga. Ankaŭ la gamboj estas malhelaj.

    Longvostaj paruoj troviĝas en deciduaj arbaroj kun sufiĉa grundoplantaro. Ĝi estas lerta grimpanto konstante moviĝanta dum serĉas insektojn kaj aliajn etajn manĝerojn. Ili estas gregemaj birdoj, ĉar aŭtune kaj vintre, ili troviĝas en aroj de ĝis 30 individuoj. Dum la reprodukta sezono (malfrua februaro al julio), Longvostaj paruoj formas monogamajn parojn; la ino faras unusolan demetadon de 6 al 12 ovojn en tekstita fermita nesto, ofte kaŝita en arbo aŭ arbusto. La nesto estas ligita per araneoretoj, kamuflita per likeno kaj kovrita per plumoj. Plenkreskula masklo ofte elektas helpi la gepatrojn aŭ gefratojn zorgi idaron se lia propra nesto estas predata.

    La du ĉefaj alvokoj estas srih-srih-srih kaj churr.


    Bildogalerio redakti

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti