Eglantyne JEBB (25a de Aŭgusto 1876 – 17a de Decembro 1928) estis brita sociala reformisto kiu fondis la organizon Save the Children fine de la Unua Mondmilito por mildigi la efikojn de malsatego en Aŭstrio-Hungario kaj Germanio. Ŝi skizis la dokumenton kiu iĝis poste la Deklaracio de Rajtoj de Infanoj.[1][2][3]

Eglantyne Jebb
Persona informo
Eglantyne Jebb
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1876 (1876-08-25)
en Ellesmere
Morto 17-an de decembro 1928 (1928-12-17) (52-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Saint George vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ĝenevo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Lady Margaret Hall vd
Memorigilo Eglantyne Jebb
Familio
Patro Arthur Trevor Jebb vd
Patrino Eglantyne Louisa Jebb vd
Gefratoj Dorothy Buxton • Louisa Wilkins vd
Profesio
Okupo filantropo vd
Verkado
Verkoj Deklaracio de la Rajtoj de la Infano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekkariere ŝi intencis iĝi instruistino kaj tiam ŝi ekkonsciis pri la malfaciloj de la vivo de infanoj kaj junuloj. Post bonfaraj klopodoj antaŭ la Unua Mondmilito en Balkanio, post la milito ŝi engaĝiĝis por eviti la bojkoton fare de la aliancanoj kontraŭ la popoloj de la centreŭropaj landoj, kio rezultis en malsatego de infanoj. Tio rezultis en grava monkolektado en Britio favore al germanaj kaj aŭstriaj infanoj, kaj eventuale en la fondo en Ĝenevo en 1920 de la organizo Save the Children.

Dum kelkaj jaroj antaŭ la Unua Mondmilito Eglantyne havis tion kio nuntempe estas respektita kiel lesba rilato kun Margaret Keynes (fratino de John Maynard Keynes). En ilia etenda korespondado ili kunhavis deziron kunvivi por ioma tempo kiam ili povos kaj eĉ vivi kiel edzara paro. La korespondado montras tre amantan kaj intensan rilaton.[4] Bedaŭrinde, la sociaj moroj tiamaj (kaj la intencoj de la patrino de Margaret por sia filino) okazigis la finigon de la rilato pro la edzinigo de Margaret al Archibald Hill.

Notoj redakti

  1. Mulley, Clare.. (2009) The woman who saved the children : a biography of Eglantyne Jebb founder of Save the Children. Oksfordo: Oneworld. ISBN 9781851686575. OCLC 271080917.
  2. Francesca Wilson, Rebel Daughter of a Country House, London, 1967.
  3. Clare Mulley, The Woman Who Saved the Children: A Biography of Eglantyne Jebb, Founder of Save the Children, Oneworld Publications, 2009, (ISBN 978-1-85168-657-5)
  4. Mulley, Clare. (2009). The woman who saved the children : a biography of Eglantyne Jebb founder of Save the Children. Oxford: Oneworld. ISBN 9781851686575. OCLC 271080917.