Egon Erwin Kisch

ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto

Egon Erwin KISCH (naskiĝis la 29-an de aprilo 1885 en Prago - mortis la 31-an de marto 1948 en Prago) estis praga germanlingva ĵurnalisto, prozisto, dramisto kaj poeto, konata kiel furioza riportisto.

Egon Erwin Kisch
Persona informo
Egon Erwin Kisch
Naskonomo Egon Kisch
Naskiĝo 29-an de aprilo 1885 (1885-04-29)
en Prago
Morto 31-an de marto 1948 (1948-03-31) (62-jaraĝa)
en Prago
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Partio Komunista Partio de GermanioKomunista Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Egon Erwin Kisch
Memorigilo Egon Erwin Kisch
Familio
Gefratoj Paul Kisch • Bedrich Kisch vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • raportisto • feature writer vd
Laborkampo reportage vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Egon Erwin Kisch

Filo de juda tekstilaĵ-komercisto. Li komencis studi konstru-fakon, transiris al germanistiko kaj ĵurnalistiko, laboris kiel riportisto de pluraj gazetoj, estis vundita kiel soldato dum la unua mondmilito, post la milito li fariĝis antifaŝisto kaj komunisto, dum la dua mondmilito aktivis en Usono kaj Meksiko. Post la milito li revenis Pragon, komencis verki libron pri Ĉeĥoslovakio, sed mortis ne fininte ĝin.

Verkoj redakti

  • Aus Pragen Gassen und Nachten (El Pragaj stratoj kaj noktoj, 1912)
  • Prager Kinder (Pragaj infanoj, 1913)
  • Soldat im Prager Korps (Soldato de Praga korpuso, 1922)
  • Schreib das auf, Kisch! (Skribu ĝin, Kisch!, 1930)
  • Die Abenteuer in Prag (Aventuroj en Prago, 1920)
  • Der Fall des Generalstabschefs Redl (Kazo de ĉefo de la generala stabo Redl, 1924)
  • Der rasende Reporter (Furioza riportisto, 1925)
  • Hetzjagd durch die Zeit (Ĉaso tra la tempo, 1926)
  • Zaren, Popen, Bolschewiken(Caroj, popoj, bolŝevikoj, 1927)
  • Kriminalistisches Reisebuch (Kriminalista vojaĝlibro, 1927)
  • Wagnise in aller Welt (Kuraĝe en la tuta mondo, 1927)
  • Paradies Amerika (Amerika paradizo, 1930)
  • Prager Pitaval (Praga pitavalo, 1931)
  • Asien gründlich verändet (Azio de fundamente ŝanĝita, 1932)
  • China gehaim (Sekreta Ĉinio, 1933)
  • Eintritt verboten (Eniro malpermesita, 1934)
  • Abenteur in fünf Kontinenten (Aventuroj en kvin kontinentoj, 1936)
  • Soldaten am Meeresstrand (Soldatoj ĉe la marstrandao, 1938)
  • Landung in Australien (Surteriĝo en Aŭstralio, 1937)
  • Marktplatz der Sensationen (Foiro de sensacioj, 1942)
  • Endeckungen in Mexiko (Malkovroj en Meksiko, 1945)